letras.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

letra de jen mia numero - team (svk)

Loading...

[teksto de “jen mia numero” ft. team]

[strofo 1]
ĉu povas esti vi grava
veninte el sonĝoj, lud’ kaj kin’?
cirkulas dir’, eble prava
pri multaj, kiuj koncernis ja vin

[strofo 2]
tro diafanas la ombrelo
kaj pro tru’ ne ŝirmas vin
kaj kion vi faru el ĝi?
sekretaj faltoj
en la kor’ ofendas vin
telefonvoku al mi
[rekantaĵo]
jen mia numero
alvoku kiam aperos solecoprem’
senta sincero
estas ĉe mi, amikem’

[strofo 3]
vi estas nur ajnulino
konata tra sonĝoj, lud’ kaj kin’
sed ŝajnas ke mia destino
estonte, certe koncernos ja vin

[strofo 4]
tro diafanas la ombrelo
kaj pro tru’ ne ŝirmas vin
kaj kion vi faru el ĝi?
sekretaj faltoj
en la kor’ ofendas vin
telefonvoku al mi

[rekantaĵo]
jen mia numero
alvoku kiam aperos solecoprem’
senta sincero
estas ĉe mi, amikem’
[rekantaĵo]
jen mia numero
alvoku kiam aperos solecoprem’
senta sincero
estas ĉe mi, amikem’

[gitarsoloo]

[rekantaĵo]
jen mia numero
alvoku kiam aperos solecoprem’
senta sincero
estas ĉe mi, amikem’

[rekantaĵo]
jen mia numero
alvoku kiam aperos solecoprem’
senta sincero
estas ĉe mi, amikem’

[postludo]
vi estas nur ajnulino
vi estas nur ajnulino
vi estas nur ajnulino
vi estas nur ajnulino
vi estas nur ajnulino

letras aleatórias

MAIS ACESSADOS

Loading...