letra de ĉu neniam plu - persone
mi malfermas la okulojn, jen ankoraŭ unu tag’
la neĝo falas mole, kaj glacias jam la lag’
malvarmas, kaj mi frostas, sed plej en mia kor’
min mankas ĉiu varmo de kiam vi ekiris for
ĉu neniam plu mi tenos vin…
…en miaj brakoj…
nun vi kuŝas kun alia, li vin tenas kun fier’
kaj ĉiuj miaj revoj kuŝas mortaj sur la ter’
kaj kien ajn mi iras rekondukas ĉiu voj’
mi ne sciis, ke troviĝas tiel multe da malĝoj’
ĉu neniam plu mi tenos vin…
…en miaj brakoj…
kio estas am’ por vi? – ĉu mi devintus scii tion?
kio estas am’ por vi? – kiel mi scius?
vi nur iris for de mi – ĉu devus mi kompreni tion?
mi ne volas aŭdi pli – ĉar mi tro multe faris jam por
vi!
…jes, por vi…
kaj ĉiam dumvespere pasas senespera ĉas’
de trinkejo al trinkejo por konsolo en la glas’
kaj kiam paŝas ĉe la pordo, kaj iu venas tien ĉi
mi forturnas min kaj timas, ke eble povas esti vi
ĉu neniam plu mi tenos vin…
letras aleatórias
- einar solberg › letra de grotto - einar solberg
- samantha jones › letra de he moves me - samantha jones
- ayozan › letra de bacon egg & cheese - ayozan
- olito › letra de bird - $olito
- nocap › letra de good times - nocap
- cmh › letra de аутсайдэр (outsider) - cmh
- big boy oliwer › letra de bill clinton - big boy oliwer
- dajak › letra de 4 chemins - dajak
- brexzy › letra de ##lean - brexzy
- jin dogg x over kill › letra de psycho (romanized) - jin dogg × over kill