letra de la diamantministo - olivier tzaut
[teksto de “la diamantministo” ft. olivier tzaut]
[strofo 1]
jen bormaŝino en mia mano
jen bormaŝino vibre vibras
jen bormaŝino en mia mano
jen bormaŝino vibre vibras
la tuta korpo treme tremas
la tuta korpo treme tremas
jen la sorto de l’ nigrulo
diamantmineja
jen la sorto de l’ nigrulo
diamantmineja
la bormaŝino en mia menso
dum tuta nokto vibre vibras
la bormaŝino en mia menso
dum tuta nokto vibre vibras
kaj la nervaron skue skuas
kaj la nervaron skue skuas
jen la tordo de l’ nigrulo
sudafrika
jen la tordo de l’ nigrulo
sudafrika
[refreno]
kaj en la opero
sinjorino moŝtino
sidos en luksa fotelo
kun diamanta kolĉeno
fascine brila
dum la amanto bele ĝentilos
la diamanto fajrere brilos
emfazante ŝian belon
[strofo 2]
lacajn muskolojn streĉe streĉas
la bormaŝino treme tremas
lacajn muskolojn streĉe streĉas
la bormaŝino treme tremas
la tuta korpo ŝvite ŝvitas
la tuta korpo ŝvite ŝvitas
ne grasiĝos la nigrulo
diamantmineja
ne grasiĝos la nigrulo
diamantmineja
la bormaŝino bore boras
kaj niaj pulmoj vore voras
la bormaŝino bore boras
kaj niaj pulmoj vore voras
la murdan polvon de l’ minejo
la murdan polvon de l’ minejo
ne ripozos la nigrulo
sudafrika
ne ripozos la nigrulo
sudafrika
[refreno]
kaj en la opero
sinjorino moŝtino
brilos per fajna juvelo
sen havi eĉ dankopenson
pri la elborinto
sur luksa robo plej eleganta
radios broĉo purdiamanta
el diamantmineja ŝvito
[eliro]
ne, sinjorino
ne diamanto
ne di-amanto
sed diablamanto!
diablamanto!
diablamanto!
ha! ha! ha! ha! ha!
letras aleatórias
- lil b › letra de the highest power - lil b
- tommy womack › letra de alpha male & the canine mystery blood - tommy womack
- riky › letra de fatto da me - riky
- tim barry › letra de lost & rootless - tim barry
- khorus › letra de por favor - khorus
- skyeye › letra de book of life - skyeye
- rheostatics › letra de the descent into popopolis - rheostatics
- hizaki grace project › letra de cradle - hizaki grace project
- circle of dust › letra de embracing entropy [the plague remix] - circle of dust
- bokoedro › letra de $uperdomme $wag - bokoedro