letras.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

letra de majorana - neide barros rêgo

Loading...

[teksto de “majorana” ft. neide barros rêgo]

[strofo 1]
per la gitaro, nekonat’
en la malklaro de la strat’
kanzonis, kaj aliaj du
lin akompanis, kanzonante plu

[rekantaĵo]
majorana, vi belulin’
majorana, floroj montras sin
majorana, soldatis mi
sed vin denove serĉas tie ĉi
[strofo 2]
ŝi diris, ke atendos lin
li diris, ke retrovos ŝin
infan’ li estis je l’ forir’
sed nun revenas jam plenaĝa vir’

[rekantaĵo]
majorana, vi belulin’
majorana, mi ne trompis vin
majorana, soldatis mi
kaj vin denove serĉas tie ĉi

[strofo 3]
soldatis li dum jaroj dek
kaj tiam iĝis ja ŝanĝeg’
ŝanĝiĝis ĉio, nur la sun’
en la ĉielo ŝajnas sama nun

[rekantaĵo]
majorana, vi belulin’
majorana, floroj kaŝas sin
majorana, respondu, ĉu
perdita amo ne revenos plu

[strofo 4]
kun la gitaro, nekonat’
en la malklaro de la strat’
foriris, kaj aliaj du
lin akompanis, kanzonante plu
[rekantaĵo]
majorana, vi belulin’
majorana, mi ne trompis vin
majorana, soldatis mi
kaj vin denove serĉas tie ĉi

letras aleatórias

MAIS ACESSADOS

Loading...