letra de inspiro - morice benin
[teksto de “inspiro” ft. morice benin]
[enkonduko]
unue
unue ne perdiĝu
unue ekkomprenu
ni eraris longan tempon
anonime, en multec’
en abomena tempoflu’
ofte kun terura tim’
svarmis la insidoj laŭ la voj’
premis malesper’
tute ne-antaŭvidite
trafis nin tiu aĉa embusk’
sed leviĝas son’
kiu kreskas jam
sereniga voĉ’
urĝas, ke vi iru plu
ke vi dediĉu vin al la fekunda voj’
neniam tardas tro
jen la in’
jen la spir’
jen la
in-spir’!
[strofo 1]
vi estas hom’ kun vivinspir’
aŭroro ekprilumas vin
vin ĉirkaŭas energi’
ekaperanta sub la vund’
inspir’!
pri ĉio sur la vivovoj’
silentas vi еn dolĉa mir’
kiam krevas febla branĉ’
jen riĉе verva vivdezir’
inspir’!
ŝi estas muzo en solec’
spegulon turnis ĉi virin’
observis kaŝe ĉe l’ fontan’
vi preskaŭ ne rimarkis ŝin
sed estis kiel rendevu’
ĝin antaŭ longe en sopir’
aranĝis vi ja kun vi mem
frenez-kuraĝa pluen-ir’
inspir’!
inspir’!
[instrumenta]
[strofo 2]
sed via voj’ turmentas vin
lacige pezas la krepusk’
sed venis hor’ por vadi plu
la mondon ŝanĝi povas vi
inspir’!
ekspluateblus vivofort’
sed vi ne estas komercist’
la stelopluv’ estas donac’
por kiuj vojas pluen kun
inspir’!
kaj tiu muzo en solec’
virinas plu kaj plu sen ĉes’
kaj kiel fonto en dezert’
memorojn refreŝigas ŝi
ĝis venas sekva pilgrimant’
perdinta ĉion kiel vi
sed lasu ŝin ĉe ŝia font’
ŝi restu ĉe la propra am’
inspir’!
inspir’!
inspir’!
inspir’!
inspir’!
letras aleatórias
- dika › letra de youleuh 8 - dika
- hiroko shimabukuro › letra de delicious - hiroko shimabukuro
- yng try › letra de pretty girl - yng try
- sipho the gift › letra de limbo - sipho the gift
- deddreamer cjlilez › letra de lights out (remix) - deddreamer & cjlilez
- pinkpantheress › letra de your eyes - pinkpantheress
- javan kane › letra de bounce! - javan kane
- ellise › letra de play dead - ellise
- iamprdgy › letra de 7pm in johannesburg - iamprdgy!
- youre › letra de copper golem supremacy - you're