letra de kisis mi simple nur - miroslav smyčka
[teksto de “kisis mi simple nur” ft. miroslav smyčka]
[strofo 1]
ĉu mi estu galantulo kontraŭ ĉiu bela in’?
hipokrita, nur ĉarmulo, kaj lakee montru min?
bonkonata en polio kaj saksio estas mi
ĉiu eĉ en podolio nomas min herogeni’
kiu ĉe vistul’ kaj pruto, kaj ĉe elbo venkis nur
kaj ĉe grodno, baŭcen estis por la malamik’ terur’?
[strofo 2]
ha, la heroon ne venkitan en milit’ kaj batal’
in’ kuraĝis frape bati, jam l’ ide’ estas skandal’
la memor’ longe min turmentos pro la vangofrapa insulto
sed ŝi tre baldaŭ l’ aferon pentos, venĝo la rezulto
ĉu mi hontigis ŝin, humiligis ŝin, ke ŝi tiel punis min?
[rekantaĵo]
ha, kisis mi simple nur sur la ŝultron ja ŝin
kisis mi simple nur sur la ŝultron ja ŝin
jen mi sentis en vizaĝ’ frapon ventumilan tre
multon jam travivis mi
tamen tion, tion ne, tamen tion, tion ne
multon jam travivis mi
tamen tion ne, tion ne, tion ne
[strofo 3]
tiu trofiera damo ofendiĝis pro la kis’
kiu estis ja reklamo, flat’ por ŝi sen kompromis’
ofendite ĉiam venĝis mi per sango kaj kruel’
brakojn, gambojn mi fortranĉis dudek fojojn en duel’
freneziĝas mi kolere, pensas pri satisfakci’
ĵuras mi, ke tre severe sian punon havos ŝi
[strofo 4]
ha, tia honto kaj doloro, tamen ridis ja mi
furiozis mia koro pro la sorta ironi’
plende do mi grimacojn faris, ŝiris min la honta mizer’
amuziĝis ŝajne, en mi amaris, ardis la sufer’
kaj kial do la kverel’? nura bagatel’ estis, kion faris mi
[rekantaĵo]
ha, kisis mi simple nur sur la ŝultron ja ŝin
kisis mi simple nur sur la ŝultron ja ŝin
ridindigis min la dam’, ĉiu scias ĝin, ho ve
multon jam travivis mi
tamen tion, tion ne, tamen tion, tion ne
multon jam travivis mi
tamen tion ne, tion ne, tion ne
letras aleatórias
- lzeep › letra de время есть (i have time) - l'zeep
- quimi portet › letra de al racó - quimi portet
- dolly parton › letra de today, tomorrow and forever - dolly parton
- earl d › letra de за любовь (for love) - earl d.
- bloodrock › letra de melvin laid an egg - bloodrock
- alejandro reyes justin prime › letra de ladrón - alejandro reyes & justin prime
- yuri › letra de si hoy me quieres olvidar - yuri
- lil fagkii › letra de dripdripdrip - lil fagkii
- mortal › letra de cl0udburst - mortal
- yanni › letra de the flame within - yanni