letra de letero de beaufront - mikaelo bronŝtejn
[teksto de “letero de beaufront” ft. mikaelo bronŝtejn]
[enkonduko]
nu, post veno de tiuj novaj kondiĉoj
mi forveturis al fora nordo kaj restis por mi nur fantazioj
kaj, pro tio, mi iomete fantaziis ke
niaj prapatroj estas jam for
kaj, certe, konata por vi, ludoviko lazaro zamenhof estas en edeno
kaj leo de beaufront, lia kontraŭulo
kaj aŭtoro de la konata skismo, estas en infero, certe
kaj mi elpensis, ekimagis, ke ili interŝanĝas leterojn
do, jen estas la letero de leo de beaufront
[strofo 1]
sinjoro ludoviko kaj lazaro
forestas inter ni iama blag’
delonge trankviliĝis la bazaro
dе lingvoj niaj
[strofo 2]
malhelpis nia skismo al la iro
ni vane perdis tеmpon en pugnad’
mi devas nun konfesi, kiel kavaliro
pri pekoj miaj – aj-jaj-jaj
[strofo 3]
mi idon mian puŝis energie
elspezojn ne kalkulis por l’ afer’
pro tio multaj uloj min subtenis krie
ĝis lasta kver’
[strofo 4]
en mia koro restas la cikatro
kaj, mi pri ĉio, certe, kulpas mem
konfesu, tamen, kara
ke mia vorto “matro”
pli taŭgas por blasfem’ – aj-jaj-jaj
[strofo 5]
tre baldaŭ en aplaŭdoj jubileaj
vin gloros la moderna junular’
vi spektos, kiel marŝas agoj viaj kreaj
en la popolon
[strofo 6]
sed mi ĉi tie koldas en kaldrono
lignaĵo iĝis deficita var’
ĉu povas vi aranĝi por eksamiko bona
normalan bolon? – aj-jaj-jaj
[strofo 7]
kverelojn kovris polvo de l’ jarcento
galopas via lingvo al progres’
eĉ en la oriento prosperas nova sento
tamen, jes
[strofo 8]
sed ridas oni nun pri l’ ploro mia
babilas volapuke ĉe l’ kaldron’
atendas la respondon, restas ĉiam via
leo de beaufront
leo de beaufront
letras aleatórias
- chalkwife › letra de cartomante - chalkwife
- triosphere › letra de gunnin' for glory - triosphere
- montana2 › letra de border patrol - montana2
- spek one › letra de go getter gang (flow better remix) - spek one
- jay z r kelly › letra de kids these days - jay-z & r. kelly
- execute › letra de mozart - execute
- juniper › letra de listen to the moment - juniper
- juneonnabeat › letra de pay me - juneonnabeat
- altr x › letra de the end - altr x
- vivid bad squad › letra de 虚ろを扇ぐ (utsuro wo aogu) - vivid bad squad