letra de esperantujo mia… - mikaelo bronŝtejn
[teksto de “esperantujo mia…” ft. mikaelo bronŝtejn]
[enkonduko]
do, jen, post mi trafis al mia unua oficiale vizitita esperanto-kongreso, en la naŭdek dua, en vieno
kaj tie, la ruzulo simo milojeviĉ, konata al ĉiuj, diris
“nu, ha, por enlanda sovetunia esperanto-movado vi faris multajn kantojn”
“nun vi devas labori por monda esperanto-publiko”
kaj mi komencis labori tiel kiel mi tiam komprenas
kaj aperis la kanto “esperantujo mia…”
[strofo 1]
esperantujo mia farte bonas
la lingvo kara mil-milvoĉe sonas
nur elektitoj post atenta kribro
plezure trafas paĝojn de l’ jarlibro
[strofo 2]
sed la jarlibron legas jam dek mil, do
rezultas plene kontentiga bildo
se ni plu iros en adeptokreo
ekstera mond’ nin vidos sen lupeo
[rekantaĵo]
jen tiu emocia
reala kaj fikcia
labora kaj feria
esperantujo mia
[strofo 3]
por eksteruloj, prudaj aŭ laikaj
ni estas h0m-j, sed sen umbilikoj
do, en senzorga posttagmeza sato
ili nin mokas kun duonkompato
[strofo 4]
ŝvebantaj super militara flamo
ni pledas nur pri l’ reciproka amo
sed ĉu aŭdeblas nia pled’ alvoka
inter kanona bruo reciproka?
[rekantaĵo]
sed jen tiu emocia
reala kaj fikcia
labora kaj feria
esperantujo mia
[strofo 5]
ĝojigas vere, kvazaŭ malaresto
de revuaro nia nova vesto
kaj mi ĝojegas ĝis infana ravo
se ion novan trovas en enhavo
[strofo 6]
“lkk”-ajn klaĉojn mi akceptas ame
se ili freŝas, tamen daŭras same
senfrukte truda maĉo kaj remaĉo
pri ecoj de raŭmaĉo kaj ŝaŭmaĉo
[rekantaĵo]
sed jen tiu emocia
reala kaj fikcia
labora kaj feria
esperantujo mia
[strofo 7]
ĉu malpli logas nun la nova sento?
eosto junas – oldas okcidento
sed ne rapidu ĵeti la konkludojn
ke junular’ elektis novajn ludojn
[strofo 8]
ne estas eksterordinara io
ke tejo nun kongresas en rusio
sed notu ie en la gloraj paĝoj
junuloj niaj estas plej kuraĝaj
[rekantaĵo]
do, jen tiu emocia
reala kaj fikcia
labora kaj feria
esperantujo mia
[strofo 9]
dissaltos baroj kaj disfalos muroj
ekkantos gloron flutoj kaj tamburoj
movadon nian ne plu ignorante
la mondo ekparolos esperante
[strofo 10]
ekfanfaronos ĉie en ekranoj
la venkoj ĝisvivontaj veteranoj
ĉe l’ festa tablo eksidontaj kune
vi miajn kantojn rememoros, ĉu ne?
[rekantaĵo]
jen tiu emocia
reala kaj fikcia
labora kaj feria
esperantujo mia
esperantujo mia
letras aleatórias
- ronge › letra de momenteleven. - ronge
- camouflage › letra de that smiling face [tech-a-pella 2018 edit] - camouflage
- akb48 › letra de 昨日よりもっと好き - kinou yori motto suki - akb48
- sia › letra de i'm a fruit - sia
- oppressive light › letra de unexplained - oppressive light
- toczek › letra de na granicy szaleństwa - toczek
- strawberry milk cult › letra de loser, lover (drugstore blues) - strawberry milk cult
- year08 › letra de jacksparrow - year08
- megan wyn › letra de polaroid - megan wyn
- wally overstreet › letra de fool me around - wally overstreet