letras.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

letra de enigmo - mikaelo bronŝtejn

Loading...

[teksto de “enigmo” ft. mikaelo bronŝtejn]

[enkonduko]
tiun ĉi kanton publikigis ĵak le puil en sia ajnista “la kancerkliniko”
mi dankas lin, kaj mi faris por li kelkajn kantojn speciale
unu el ili estas “enigmo”

[strofo 1]
dum por kamen’ sekiĝas ligno
amikoj, jen por vi enigmo
divenu l’ h0m-n, kiun, certe konas ĉiu
tra tuta mondo kaj apude, en francio

[strofo 2]
sed ne rapidu krii tuj kun ĝojesprimo
ĉar estas tute ne milojeviĉ, nek simo
posedas li aktoran ŝikon
ensorĉas li eĉ la publikon

[strofo 3]
se li similas iom al baŝibuzuko
ĝi estas nur pro ebla perdo de hartuko
kaj mi preferas, ke respondu li persone
ĉu li ne povas kabaredi barlastone

[strofo 4]
se ŝatas vi kulturan flikon
do, lеgu tuj “kancerklinikon”
sendube post lеgado vi divenos certe
ke ne redaktas li l’ revuon istvanertle
[strofo 5]
al kiu do similas tiu ĉi barbulo?
nu, eble nur al “monatan”, stefan maulo
klarigu mi por bonefiko
ke z-rg-s li pri politiko

[strofo 6]
do, se en moskvo foje nun aperas pano
ĉu ne pro tio, ke li zorgis ne en vano?
sed mi aldonu por eviti la mistrovon
similas li nek jelcin, eĉ ne gorbaĉov-on

[strofo 7]
en la kamen’ jam fajro brilas
esperantuj’ eklepuilas
kaj vi meritas, certe, laŭdon kaj gratulon
se vi rekonis tiun ĉi danĝeran ulon

[strofo 8]
de pont-aven ĝis varsovi’ – aplaŭdo – klako
por la admiraj kantoj de la frato ĵako

letras aleatórias

MAIS ACESSADOS

Loading...