letra de nova sento - martin & la talpoj
[teksto de “nova sento” ft. martin & la talpoj]
[strofo 1]
ĉimatene mi vekiĝis al evento
en la mondon vere venis nova sento
kun la vento de bela maj’
plena je bonodoro kaj
koloreksplodoj
en sezono de malavar’
kuŝas mi en la flava mar’
de leontodoj
[strofo 2]
ĝoj’ kaj amo nun plenigu niajn korojn
kiam la krepusko tuŝas la aŭroron
kun fromaĝo kaj vinbotel’
sur herbej’ en la nokta hel’
sub la betuloj
kiam kantas la najtingal’
ni kunkantu kaj spitu al
la malbonuloj
[rekantaĵo]
kiam velkos la lasta flor’
kaj la varmo jam estos for
ni restu kune
kaj ni restu kun la leĝer’
kaj la sento de la somer’
traaŭtune
[strofo 3]
ĉimatene mi vekiĝis al evento
en la mondon vere venis nova sento
timon mi sentas tre
urĝas reveno de
solidareco
ĉar laboras malica ond’
kariganta de nia mond’
pecon post pecon
[rekantaĵo]
kiam velkas la lasta flor’
kaj la varmo jam estas for
ni restu kune
kaj ni restu kun la leĝer’
kaj la sento de la somer’
traaŭtune
[strofo 4]
ne hezitu pri la respond’
nia revo pri bona mond’
ja grandiozas
plu ludiĝu nia muzik’
ĉar neniam la malamik’
vere ripozas
ĉar neniam la malamik’
vere ripozas
ĉar neniam la malamik’
vere ripozas
letras aleatórias
- limsa daulnay › letra de tout simplement - limsa d'aulnay
- lady kabela › letra de weep for me - lady kabela
- the last revel › letra de almighty amen - the last revel
- manni › letra de nur das! - männi
- sudden lights › letra de vakuums - sudden lights
- darey › letra de áya mí - darey
- havoc199 › letra de retards (extended) - havoc199
- sound curfew nu metal › letra de all this pain - sound curfew (nu metal)
- juice wrld › letra de juice wrld | funk flex | #freestyle134 - juice wrld
- upeka nirmani dinusha dissanayake › letra de rosa ru lande - upeka nirmani, dinusha dissanayake