letras.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

letra de hieraŭ mi (yesterday) - manŭel (ita)

Loading...

[teksto de “hieraŭ mi” ft. manŭel]

[strofo 1]
hieraŭ, mi
la feliĉon havis tie ĉi
vivo brilis kiel sunradi’
hodiaŭ okazis tragedi’

[strofo 2]
ĉiam mi
trovis helpon de l’ ĉiopova di’
ĉu mi perdis gracon nun de li?
ĉar kun mi plu ne estas ŝi

[ponto]
kial ŝi forlasis min sen antaŭprepar’?
venas al mi timoj pri ebla mia erar’

[strofo 3]
ambaŭ ni
amis reciproke kun pasi’
ekas nun de amo l’ agoni’
temp’ de priplor’ kaj nostalgi’

[ponto]
kiel povas revoj cindriĝi dum moment’?
eble amo ne povas daŭri sen turment’
[strofo 4]
ŝajnas mi
disbatita de la vent’ foli’
akompanos min ĉi emoci’
profunde amis hieraŭ mi

[instrumenta]

[strofo 5]
se por ni
estis am’ facila lud’, poezi’
komenciĝas ĝia agoni’
temp’ de priplor’ kaj nostalgi’

[ponto]
kiel povas revoj cindriĝi dum moment’?
eble amo nе povas daŭri sen turment’

[strofo 6]
ŝajnas mi
disbatita de la vеnt’ foli’
akompanos min ĉi emoci’
profunde amis hieraŭ mi

[eliro]
en amo kredis hieraŭ mi

letras aleatórias

MAIS ACESSADOS

Loading...