letra de eŭropo - manŭel (ita)
[teksto de “eŭropo” ft. manŭel]
[strofo 1]
enkore, mi kultivas belan revon
ĝi naskiĝis jam dum mia infanaĝ’
mi kreskis kaj mi prenis kiel devon
lukti por ĝin realigi kun kuraĝ’
[strofo 2]
mi revas pri estonta, nova mondo
kie regas la justeco, la liber’
ĉiuj h0m-j, en frateca, granda rondo
kunlaboras por la paco, la prosper’
kun respekto por naturo kaj medio
ĝuas kune la riĉaĵojn de la ter’
[rekantaĵo]
ho mondo, ho mondo, en via estont’
ne plu venu de la militoj la hont’
sed estu fiero kaj granda honor’
por ĉiuj nacioj vivadi en paco kaj glor’
[strofo 3]
ni studu l’ historion de eŭropo
kun la dua mondmilita tragedi’
teruras, ke personoj, en milopoj
tiom vundis kaj mortigis inter si
[strofo 4]
el tio la konvinkon nun ni prenu
ke milito estas ega abomen’
pri rasismoj, naciismoj ni komprenu
ke ja temas pri la plej granda malben’
ke landlimoj estas nur sensencaj baroj
honto por l’ inteligento de l’ homar’
[rekantaĵo]
eŭropo, eŭropo, jen via estont’
vi estos modelo por la tuta mond’
pri demokratio, civilo, liber’
por multaj popoloj, la nova, la granda esper’
[rekantaĵo]
eŭropo, eŭropo, jen via estont’
vi estos modelo por la tuta mond’
pri demokratio, civilo, liber’
por multaj popoloj, la nova, la granda esper’
la hejmo komuna, la nova, la granda esper’
letras aleatórias
- awey › letra de come back - awey
- leslie fish › letra de freedom of the snow - leslie fish
- legion within › letra de someone's speaking - legion within
- inhumate › letra de satyriasis - inhumate
- rodney carrington › letra de hypochondriac - rodney carrington
- kobo town › letra de london town - kobo town
- yo gabba gabba › letra de do our own thing - yo gabba gabba!
- syed zahid › letra de ishq rooh hai - syed zahid
- richard anthony › letra de je reviens vers le bonheur - richard anthony
- di rect band › letra de daydreams in a blackout - di-rect (band)