letra de ĉu vi solas ĉi nokton? (are you lonesome tonight?) - manŭel (ita)
[teksto de “ĉu vi solas ĉi nokton?” ft. manŭel]
[strofo 1]
ĉu vi solas ĉi nokton kaj sopiras al mi
kaj suferas pro nia disiĝ’?
ĉu memoras vi kiam, en somera suntago
mi vin kisis kaj vokis vin „amo”?
eble ŝajnas malplena nun via loĝej’
vi imagas min vidi en la enirej’
se vi volas, ke mi nun revenu al vi
diru, kara, ĉu vi solas ĉi nokton?
[interludo]
mi scivolas, ĉu vi solas ĉi nokton. laŭ onidiro, la vivo estas scenejo sur kiu ĉiuj devas plenumi iun rolon kaj nia rolo estis, ke mi enamiĝu al vi kaj, ke vi estu mia amo
en la „akto unu” okazis nia renkontiĝo: mi amis vin je la unua rigardo kaj vi ludis vian rolon perfekte, sen perdi eĉ unu eldiraĵon
poste venis la „akto dua”: mi ne scias kiel, amo mia, vi komencis ŝanĝiĝi kaj agi strange, tamen vi ĉiam diris, ke vi amas min, dum la realo montris, kе vi mensogas
kiel ajn, mi prefеrus daŭrigi eltenante viajn mensogojn anstataŭ vivi sen vi
nun la scenejo estas nuda… restas ĉi tie mi sola, dum nur malpleno ĉirkaŭas min kaj, se vi ne revenos al mi, oni povas faligi la kurtenon
[postludo]
se vi volas, ke mi nun revenu al vi
diru, kara, ĉu vi solas ĉi nokton?
letras aleatórias
- gucci mane › letra de in my skin - gucci mane
- angaleena presley › letra de better off red - angaleena presley
- budgie beats › letra de the baddest - budgie beats
- louis mattrs › letra de tiimmy turner (remix) - louis mattrs
- cayman cline › letra de take me home - cayman cline
- russell › letra de feeliam shakespeare - russell!
- gatumusikanterna › letra de här i vårt kvarter! - gatumusikanterna
- panzerflak › letra de rocked up - panzerflak
- problem › letra de talk my shit - problem
- giant city › letra de photorealistic love - giant city