letra de ĉu enamiĝi? - manŭel (ita)
[teksto de “ĉu enamiĝi?” ft. manŭel]
[strofo 1]
ĉu enamiĝi? estas nenio por fari
por neresanigebla romantikul’
kiu, pri sentoj, ne kapablas avari
kaj ĉiam restos idealisma bonul’
[strofo 2]
do, enamiĝi… la fato tiel decidas
se li renkontas inon, kia vi
en kiu li, kun naiveco, ekvidas
la ĉarmon de anĝelo de l’ edeno
[strofo 3]
amoiluziiĝoj revekiĝos ĉiuj
promesoj viaj al li ŝajnos pura roso
ĝis kiam pulsos kor’, ĝis la plej lasta spir’
li estos la kaptito de via dezir’
vi l’ ideal’, plej bela rev’ realiĝinta
[strofo 4]
enamiĝinta… perfingre tuŝi l’ ĉielon
provi la plej mirindan, varman senton
li vidas lumon funde de tunelo
cerbo kaj koro perdas la prudеnton
[instrumenta]
[strofo 5]
projektoj por l’ estont’: vi estos lia mond’
en manojn viajn mеtos li siajn esperojn
sed se, hazarde, via koro perfidos lin
ŝajnos al li, ke venos tuj la mondofin’
li ne plu havos emon, ne kapablos plu
[strofo 6]
reenamiĝi… alian fojon neniam
ĉar vi forŝtelis la animon lian
li sentos sin estaĵo senvalora
sen plu eĉ unu revo, malespera
[instrumenta]
[strofo 7]
sed tempo vundojn liajn resanigos
l’ espero vivovolon retrovigos
ĉar elĉerpiĝos amo, ja neniam
vivu la vivo, tamen bela ĉiam
letras aleatórias
- karla felecia scaife › letra de i remember - karla felecia scaife
- irepelusa › letra de nada de nada - irepelusa
- raser › letra de one two three - raser
- the dylans › letra de godlike - the dylans
- dexamorte 2kizz › letra de недоступен (unavailable)* - dexamorte & 2kizz
- peligro › letra de peligro - peligro
- da misfitt › letra de shake it - da misfitt
- jay foreman › letra de martin was a monkey (live at woodstock 2006) - jay foreman
- 700 bliss › letra de discipline - 700 bliss
- gravv › letra de ocean - gravv