letras.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

letra de anim' kaj koro - manŭel (ita)

Loading...

[teksto de “anim’ kaj koro” ft. manŭel]

[strofo 1]
mi riskas perdi pacon, dormon
ĉar vi koleras sen kialo
ĉu veras, ke nun viaj lipoj
ne volas kisojn plu?
vi ne respondas miajn vokojn
nur por iriti min

[strofo 2]
kunestu tiel ni: anim’ kaj koro
kaj ne disiĝu eĉ dum unu horo
deziro mia al vi min turmentegas
resti kun vi por vivi en fabela rev’
[strofo 3]
amarajn vortojn ni neniam diru
feliĉo povas flori per unu spiro
se ankaŭ vi avidas al nia amo
ni ĉiam restu tiel: anim’ kaj koro

[instrumenta]

[strofo 4]
mirinde estas senti, ke vi min amas
kaj vidi, ke vi tiom sopiras al mi
dolĉege estas havi vin ĉi-apude
kun via spiro kvazaŭ kareso sur mia haŭt’

[strofo 5]
belege estas aŭdi vin kiam vi ridas
l’ animon mian tio plenigas per ĝoj’
por kunpartigi l’ vivon kun vi por ĉiam
mirinde еstas senti, ke vi estas mia
vi еstas mia

letras aleatórias

MAIS ACESSADOS

Loading...