letras.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

letra de ĉu timigas la ombro - la perdita generacio

Loading...

[teksto de “ĉu timigas la ombro” ft. la perdita generacio]

[strofo 1]
ĉu vi ĉirkaŭiras aspektante feliĉa?
ĉu vi ŝuldas rideti ĝis nokt’ de la maten’?
dum vi sentas vin inda nur per nomo mirinda
amasiĝas la larmoj subkaŝitaj en basen’

[rekantaĵo]
ĉu timigas la ombro, la denaj respondoj
pri vero, pri vivo, pri vi?
ĉu mi rajtas vin peti la fasadon forĵeti
nur momenton por plori kaj krii?
[strofo 2]
tro multaj malbelas laŭ siaj okuloj
sed ankaŭ per jugo portiĝas belec’
jen monujo profitanta de homaro timanta
la senvorta premego de malvalorec’

[rekantaĵo]
ĉu timigas la ombro, la denaj respondoj
pri vero, pri vivo, pri vi?
ĉu mi rajtas vin peti la fasadon forĵeti
nur momenton por plori kaj krii?

[instrumenta]

[rekantaĵo]
ĉu timigas silento, memvida momento
kiel starus vi antaŭ di’?
ĉu mi rajtas vin peti ĉi-tiame fideti
je la blinda aminda valoro de vi?

[gitarsoloo]

[ponto]
en la mallumo burĝonas la nokto je brilantaj folioj
la sp-coj fumas per stelofaruno
kiu ĝermas sur via korto
kaj kiu iam eksplodigos vian domon
[instrumenta]

[eliro]
kaj kiu iam eksplodigos vian domon

letras aleatórias

MAIS ACESSADOS

Loading...