letras.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

letra de la flandrinoj (les flamandes) - la kompanoj

Loading...

[teksto de “la flandrinoj (les flamandes)” ft. la kompanoj]

[strofo 1]
la flandrinoj dancas sen parol’
sen parol’ dum la dimanĉa fest’
la flandrinoj dancas sen parol’
por flandrinoj gravas nur la gest’

[strofo 2]
dancu vi, ĉar dudekjaraj nun
ĉar dudekjarulino montru sin
pro fianĉiĝo kaj edziĝo kun
la viro, kiu gravedigos vin

[strofo 3]
tion diras la gepatroj kaj
la pedel’ kaj sinjor’ eminenco
l’ predikanto de la abatej’
kaj tial do, kaj tial ili dancas

[rekantaĵo]
la flandrinoj
la flandrinoj
la flan–
la flan–
la flandrinoj
[strofo 4]
la flandrinoj dancas sen plezur’
sen plezur’ dum la dimanĉa fest’
la flandrinoj dancas sen plezur’
por flandrinoj gravas nur la gest’

[strofo 5]
dancu vi, ĉar tridekjaraj nun
ĉar tridekjarulino montru sin
pro la okulatesto pri fortun’
pri sano de l’ infanoj kvar aŭ kvin

[strofo 6]
multe gratulas al l’ gepatroj kaj
la pedel’ kaj sinjor’ eminenco
l’ predikanto de la abatej’
kaj tial do, kaj tial ili dancas

[rekantaĵo]
la flandrinoj
la flandrinoj
la flan–
la flan–
la flandrinoj

[strofo 7]
la flandrinoj dancas sen ridet’
sen ridet’ dum la dimanĉa fest’
la flandrinoj dancas sen ridet’
por flandrinoj gravas nur la gest’
[strofo 8]
dancu vi, ĉar sepdekjaraj nun
ĉar sepdekjarulino montru sin
por atestad’ pri la rikoltabund’
kaj kresko de l’ genepoj dudekkvin’

[strofo 9]
kiel gepatrar’, kun vest’ nigra plej
kiel la pedel’ kaj sinjor’ eminenco
l’ kadukulo de la abatej’
jen hered’, kaj tial ili dancas

[rekantaĵo]
la flandrinoj
la flandrinoj
la flan–
la flan–
la flandrinoj

[strofo 10]
la flandrinoj dancas sen ripoz’
sen ripoz’ dum la dimanĉa fest’
la flandrinoj dancas sen ripoz’
por flandrinoj gravas nur la gest’

[strofo 11]
dancu vi, ĉar vi centjaras nun
ĉar ja centjarulino montru sin
por atest’ pri etern’ de sia jun’
de siaj ter’ kaj lupol’ kaj tritik’
[strofo 12]
jen forir’, post la gepatroj kaj
la pedel’ kaj sinjor’ eminenco
l’ monumento de la abatej’
kaj tial ili lastan fojon dancas

[rekantaĵo]
la flandrinoj
la flandrinoj
la flan–
la flan–
la flandrinoj

[rekantaĵo]
la flandrinoj
la flandrinoj
la flan–
la flan–
la flandrinoj

[rekantaĵo]
la flandrinoj
la flandrinoj
la flan–
la flan–
la flandrinoj

[rekantaĵo]
la flandrinoj
la flandrinoj
la flan–
la flan–
la flandrinoj

letras aleatórias

MAIS ACESSADOS

Loading...