letras.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

letra de amsterdam' (amsterdam) - la kompanoj

Loading...

[teksto de “amsterdam’ (amsterdam)” ft. la kompanoj]

[strofo 1]
en haven’ amsterdam’
de marist’ jen kanzon’
pri revad’, pri fantom’
drive de amsterdam’

[strofo 2]
en haven’ amsterdam’
de marist’ jen la dorm’
kiel flaga ornam’
laŭ la morna marbord’

[strofo 3]
en haven’ amsterdam’
de marist’ jen la mort’
pro ebrio, pro dram’
ĉe la lim’ de aŭror’

[strofo 4]
sed, en haven’ amsterdam’
de marist’ jen naskiĝ’
en varmpeĉa kondiĉ’
de langvorocean’
[strofo 5]
en haven’ amsterdam’
de marist’ jen la manĝ’
glime brila fiŝaĵ’
kun tre laŭta deklam’

[strofo 6]
sub fortega dentar’
krakmordiĝas fortun’
malarkiĝas la lun’
eĉ ronĝeblas la staj’

[strofo 7]
kaj moruas odor’
en fritaĵo ĝis la kor’
li per man’ petas pli
ja por plua porci’

[strofo 8]
li ekstaras kun rukt’
kaj tempesta ekrid’
post pantalonrezip’
nun elir’ al volupt’

[strofo 9]
en haven’ amsterdam’
de marist’ jen la danc’
ĉe la ventr’ en balanc’
ina ventro aŭ mam’
[strofo 10]
li turniĝas en danc’
kiel fuŝlampion’
dum la akordion’
sonas kun ŝir’ kaj ranc’

[strofo 11]
jen tordita la kol’
por la pli bona sent’
de rid’, de kapriol’
ĝis la fina silent’

[strofo 12]
tiam per gesto grava
per altranga mien’
li kun ino batava
reas al luma plen’

[strofo 13]
en haven’ amsterdam’
de marist’ jen la drink’
kaj la drink’, kaj redrink’
kaj denova redrink’

[strofo 14]
je l’ sano de la putin’
de hamburg’, amsterdam’
aŭ de ajna haven’
nu li drinkas je dam’
[strofo 15]
je don’ de ŝia bela korp’
don’ de ŝia virthonest’
por monero el or’
kaj li dum ebriec’

[strofo 16]
prancas al la ĉiel’
nazon viŝas en stel’
pisas dum ploras mi
pri la adultulin’

[eliro]
en haven’ amsterdam’, en haven’ amsterdam’
en haven’, en haven’, en haven’ amsterdam’
en haven’ amsterdam’, en haven’ amsterdam’
en haven’, en haven’, en haven’ amsterdam’

letras aleatórias

MAIS ACESSADOS

Loading...