letras.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

letra de nombru ĉion - kjara

Loading...

[teksto de “nombru ĉion” ft. kjara]

[strofo 1]
prenu vekilon perfektan kiu sonas
nur kiam la mondo de l’ sonĝoj tre foras
kosme tratempe, ankoraŭ
prenu muzikon novan

[strofo 2]
prenu la ĝermon naskotan
kultivu, sentigu al ĝi nun
la varmon devenan, el la mateno, ankoraŭ
prenu la ĉapon de l’ reĝ’

[rekantaĵo]
nombru ĉion el aferoj bonaj ĉirkaŭe
nombru ĉion por rezisti malplenon ĉirkaŭe

[strofo 3]
prenu la penson plej raran
ĉar venas okazo por senti sin plene amata
libere senlime ankoraŭ
prenu donacon surprize

[strofo 4]
prenu la bonan intencon
malofte transforman en
agon al bono kaj amo
firme kaj kune, ankoraŭ
prenu la tempon por vi
[rekantaĵo]
nombru ĉion el aferoj bonaj ĉirkaŭe
nombru ĉion por rezisti malplenon ĉirkaŭe
nombru ĉion perditaĵo ne venas plu, hastu
nombru ĉion el atentoj kaŝitaj en gesto

[post-rekantaĵo]
laŭsufiĉe por ne senti sin solaj
laŭsufiĉe kiel sun’ al la sunfloroj

[rekantaĵo]
nombru ĉion la, la, la, la
la, la, la, la, la, la, la
nombru ĉion perditaĵo ne venas plu, hastu
nombru ĉion el atentoj kaŝitaj en gesto

[eliro]
prenu koloron de l’ te’
ĉapelon de l’ reĝ’
riveron sen fin’
la tempon por vi

「lyr1c5 by @kuniklo f0r 63n1u5.c0m」

letras aleatórias

MAIS ACESSADOS

Loading...