letra de sen reveno - kajto
Loading...
[teksto de “sen reveno” ft. kajto]
la horizonto rektas nun denove
trankvila estas ĉio ree
sur insulo kuŝas tutsenmove
marista korpo, sen kri’ sen ve’
virino atendas ĉe la ŝiparo
lac-okule staras ŝi
atendas signon el la maro
senvorte pensas ŝi pri li
vekis ŝin timiga sonĝo
dumdorme ĉion vidis ŝi
jen ŝipo, la fulmo, granda ondo
for de la hejmo perdiĝis li
la maro, maro libervole
jen amika, jen perfida
submetas nur laŭguste sin
homan voĉon ne aŭskultas
superruzas ĉiam nin
riveliĝu sekreto mara
ĉu ne plu revenos li?
responde al ŝia plend’ amara
aŭdiĝas monotona melodi’
la maro, maro libеrvole
jen amika, jen pеrfida
submetas nur laŭguste sin
homan voĉon ne aŭskultas
superruzas ĉiam nin
letras aleatórias
- dez soundcloud › letra de away from you - dez (soundcloud)
- 12twoface21 › letra de super villain - 12twoface21
- paul kelly › letra de thank you - paul kelly
- james jencon › letra de mördermukke - james jencon
- last child band › letra de sekuat hatimu - last child (band)
- superheaven › letra de in on it - superheaven
- uicideboy › letra de la croix - $uicideboy$
- nunatak › letra de quiero que arda - nunatak
- ojhon › letra de endorfina - ojhon
- na goyah › letra de homicida (murderer) - na-goyah