letra de melankolia trajnkanzono - kajto
[teksto de “melankolia trajnkanzono” ft. kajto]
[strofo 1]
1998: turneo en usono
post koncerto, dum la nokt’, kunsidi, babili sur la gazono
daŭre en la malproksim’, ŝarĝ-vagonaraj sonoj
kontinue atingas nin melankoliaj trajn-kanzonoj
mi pensas pri la kargo, pri la krudmaterialoj
gruzo, sablo, karbo, nutraĵoj, animaloj
mi revas pri la planko kie sidas en krepusko
vagabondaj muzikantoj: woody guthrie, cisco houston
[strofo 2]
1998: turneo en usono
veturante de lok’ al lok’, ĉiutage alia koncert-salono
dum kvaronhor’ antaŭ barilbrak’ en novjorka regiono
preterveturas sur la trak’, vagono post vagono post vagono
mi pensas pri la trako de la forirpunkt’ ĝis la fino
mi pensas pri la kurso, pri de la trajno la destino
mi revas pri la ebleco por kunkanti kaj kunludi
vojaĝante al libereco kun cisco kaj kun woody
[strofo 3]
1998: turneo en usono (usono)
de tiam, lokomotiva vok’ min plaĉas kiel ĉiela sono
rеvanta pri de la trajn-fajfil’, la akordo de la tri tonoj (akordo de la tri tonoj)
ankoraŭ ĉiam atingas min mеlankoliaj trajn-kanzonoj
letras aleatórias
- molgax › letra de vasiyet - molgax
- karg › letra de ...und blicke doch mit wut zurück - karg
- саша скул sasha skul › letra de некрорайон (necrorayon) - саша скул (sasha skul)
- sam the kid › letra de sedução - sam the kid
- mz neon › letra de pussy stick - mz neon
- 21 pence › letra de homies know best - 21 pence
- элджей eldzhey › letra de lollipop - элджей (eldzhey)
- andy karpik › letra de cвою жизнь - andy karpik
- lil uub › letra de clientele - lil uub
- шаузи shawzi › letra de shawzi gang - шаузи (shawzi)