letras.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

letra de la universala arbo - kajto

Loading...

profundas la radik’ en ter’
mi estas ar’, mi estas er’
mi estas arb’, gracie mi
kortuŝas la h0m-jn tra la anim’

mi verdas en foli-surtut’
mi estas part’, mi estas tut’
mi estas arb’, kaj ties fort’
mi altas tre, mi vidas for

ros’ kovras min dum la maten’
mi simple kreskas sen ajna pen’
mi estas arb’, kaj ties pov’, mi estas blov’
mi estas mov’

poet’ mi estas, kaj la poem’
mi loĝas en lum’, jen mia hejm’
rigardas mi sur la pejzaĝ’
kun mil folioj kiel vizaĝ’
mi loĝas en lum’, jen mia hejm’
poet’ mi estas, kaj la poem’

mi estas viv’ en tiu arb’
mi estas lum’ kaj la rigard’
folioj lumas en mia rond’
mi brilas sur la tuta mond’
videblas mi, dе ĉie ajn
mi vidas vin, vi vidas min
mi estas flam’ de еna kresk’
mi lumas de profunda est’

ankrumis en la ter’ radik’
florflugis sem’, jen la efik’
mi estas arb’, kun brila bel’
mi estas arb’, mi estas ben’

poet’ mi estas, kaj la poem’
mi loĝas en lum’, jen mia hejm’
rigardas mi sur la pejzaĝ’
kun mil folioj kiel vizaĝ’
mi loĝas en lum’, jen mia hejm’
poet’ mi estas, kaj la poem’

mi estas flor’ de tiu arb’
mi estas bird’, mi estas ard’
odoras mi per ĉiu flor’
mi estas lum’, kaj ties glor’
mi estas kant’ de la esper’
kaj la odor’ de la vesper’
mi estas font’ de arba viv’
vi jen en mi, kaj mi en vi
jen fora stel’ atingas min
mi estas lun’, lun’ estas mi
mi estas lum’, lum’ estas mi
arb’ estas vi, vi estas mi

poet’ mi estas, kaj la poem’
mi loĝas en lum’, jen mia hejm’
rigardas mi sur la pejzaĝ’
kun mil folioj kiel vizaĝ’
mi loĝas en lum’, jen mia hejm’
poet’ mi estas, kaj la poem’

letras aleatórias

MAIS ACESSADOS

Loading...