letras.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

letra de aŭtuna kanto - kajto

Loading...

[teksto de “aŭtuna kanto” ft. kajto]

[strofo 1]
aŭtuno, aŭtuno, la laca pala suno
ne plu posedas forton atingi al la alt’
pluv’ gutas, pluv’ gutas, ĝin humo ne plu glutas
sed koto kovras korton, flak’ tremas sur asfalt’

[strofo 2]
nebulo, nebulo, nubega ar’ en rulo
superas nun terenon, sen eĉ plej eta tru’
la vento, la vento ululas kun lamento
fuĝante jenan splenon al sudo flugas gru’ (al sudo flugas gru’)
[strofo 3]
ripozon, ripozon, aŭtun’ dormigas rozon
folioj flavaj, velkaj susuras sur la ter’
ne ploru, ne ploru, pripensu kaj memoru
ke post monatoj kelkaj revenos primaver’

[instrumenta]

[eliro]
ne ploru, memoru ke post monatoj kelkaj revenos primaver’
ne ploru, memoru ke post monatoj kelkaj revenos primaver’ (revenos primaver’)
ke post monatoj kelkaj revenos primaver’ (revenos primaver’)

letras aleatórias

MAIS ACESSADOS

Loading...