letra de al la liberec' - jonny m
mi sopiras al la liberec’
kie estas miaj amikoj
do ek mi iras al la liberec’
spite al problemoj kaj kritikoj
mi sopiras al la liberec’
kie estas miaj amikoj
do ek mi iras al la liberec’
spite al problemoj kaj kritikoj
mi loĝas sate en komforta dom’
kaj pro tio mi dankas
tamen mi restas malfeliĉa hom’
ĉar io grava daŭre al mi mankas
kaj tio nur troveblas en la liberec’
necesaĵo por agrabla vivo
ĝi donas ĝojon de konstanta spec’
lokon al kontento kaj kreivo
mi sopiras al la liberec’
kie estas miaj amikoj
do ek mi iras al la liberec’
spite al problеmoj kaj kritikoj
mi sopiras al la liberec’
kie еstas miaj amikoj
do ek mi iras al la liberec’
spite al problemoj kaj kritikoj
kelkaj eble diras: “tiom longa voj’!
ni ne plu alvenos!”
sed temp’ restas por libera ĝoj’
nenio nin retenos
se mankas al vi forto, mi subtenas vin
tiel ni faros kaj batalos
libereco je la fino atendas nin
komune ni staros aŭ ni falos
mi sopiras al la liberec’
kie estas miaj amikoj
do ek mi iras al la liberec’
spite al problemoj kaj kritikoj
mi sopiras al la liberec’
kie estas miaj amikoj
do ek mi iras al la liberec’
spite al problemoj kaj kritikoj
gravas libereco, tute sen dub’!
estas simpla vero!
liberec’ nomiĝas nia urba klub’
kun koncertoj kaj biero
libereco brilas en granda hel’
tie neniu el ni frostas
libereco estas nia cel’
kie ni ĉiuj kune tostas
mi sopiras al la liberec’
kie estas miaj amikoj
do ek mi iras al la liberec’
spite al problemoj kaj kritikoj
mi sopiras al la liberec’
kie estas miaj amikoj
do ek mi iras al la liberec’
spite al problemoj kaj kritikoj
mi sopiras!
letras aleatórias
- maj karma › letra de avaus - maj karma
- east voice › letra de phone tap - east.voice
- textto › letra de i'll be - textto
- joe bataan › letra de mujer - joe bataan
- kronno zomber feat lytos › letra de bla bla - kronno zomber feat. lytos
- крест krest › letra de прикинься дураком (pretend to be a fool) - крест (krest)
- yung an › letra de toxic. - yung $an
- barbo rose › letra de hermano - barbo rose
- yesable › letra de catch me when i fall for you - yesable
- jon marc andre endsley › letra de phantom - jon-marc andre endsley