letra de la virbovo kaj la luno - jomo (fra)
[teksto de “la virbovo kaj la luno” ft. jomo]
la luno sin estis kombanta
en la spegulo rivera
virbovo ĝin estis gvatanta
en milda nokto somera
kiam venis la blanka mateno
malaperis la luno de fluo
la virbovo kiel en areno
rekte ŝturmis antaŭen kun bruo
la virbovo kiu ekamis la lunon
kaj forkuras dum la nokto el bovej’
la odora papaveto kaj la pruno
jen parfumas la kamparon bone plej
rosmareno de montaro al rand’ de river’
la steletoj ĝin nun banas en arĝenta koloro
la virbovo kuraĝega kaj de brava genero
memoraĵon de la luno konservas en la kor’

la luno dum nokto alvenas
el la profund’ infinita
virbovo ĝin gvatas kaj splenas
inter la branĉoj kaŝita
en la mezo de riverspegulo
dum la luno en dormo nun spiras
la virbovo kiel gvardiulo
ĝin rigardas kaj triste sopiras
la virbovo kiu ekamis la lunon
kaj forkuras dum la nokto el bovej’
la odora papaveto kaj la pruno
jen parfumas la kamparon bone plej
rosmareno de montaro al rand’ de river’
la steletoj ĝin nun banas en arĝenta koloro
la virbovo kuraĝega kaj de brava genero
memoraĵon de la luno konservas en la kor’
laj laj laj la-laj la-laj la-laj la-laj laj
laj laj laj la-laj la-laj la-laj la-laj
laj laj laj la-laj la-laj la-laj la-laj laj
jo la-laj la-laj la-laj la-laj la-laj
rosmareno de montaro al rand’ de river’
la steletoj ĝin nun banas en arĝenta koloro
la virbovo kuraĝega kaj de brava genero
memoraĵon de la luno konservas en la kor’
memoraĵon de la luno konservas en la kor’
memoraĵon de la luno konservas en la kor’
letras aleatórias
- 長谷川白紙 hakushi hasegawa › letra de シー・チェンジ (sea change) - 長谷川白紙 (hakushi hasegawa)
- abbas bagirov › letra de zəfər marşı - abbas bağırov
- bolgen › letra de ung og dum - bølgen
- lucy scholl › letra de kiss you anyway - lucy scholl
- ghetto phenomene › letra de hole hola - ghetto phénomène
- keep in touch toronto duo › letra de paralyzed - keep in touch (toronto duo)
- wettworker › letra de the legend of the thugeater - wettworker
- kalapacs › letra de az én városom - kalapács
- ravil › letra de beni yaralama - ravil
- forgotten tomb › letra de soulles upheaval - forgotten tomb