letra de jen plua foj - jomo (fra)
[teksto de “jen plua foj” ft. jomo]
[strofo 1]
jen alvenis mesaĝo
per magia interret’
kun invit’ al vojaĝo
esperanta bilet’
ne malfruas respondo
organizas amik’
ie ajn en la mondo
feston, jes, kun muzik’
[rekantaĵo]
jen plua foj’ (jen plua foj’)
jen plua voj’ (jen plua voj’)
jam pretas mia valizo
al orient’ (al orient’)
min puŝas vent’ (min puŝas vent’)
kun en pasporto verda stelo kiel vizo
[strofo 2]
malfaldiĝu, vi, aloj
eku, vi, flugmaŝin’
sonu, vi, trajnsignaloj
lerte forportu min
pasis jam la landlimo
same varmas la sun’
sed en mia animo
ĝojo ekbrilas nun
[rekantaĵo]
jen plua foj’ (jen plua foj’)
jen plua voj’ (jen plua voj’)
jam pretas mia valizo
al orient’ (al orient’)
min puŝas vent’ (min puŝas vent’)
kun еn pasporto verda stelo kiel vizo
jеn plua voj’ (jen plua voj’)
jen plua foj’ (jen plua foj’)
jam pretas mia valizo
al orient’ (al orient’)
min puŝas vent’ (min puŝas vent’)
kun en pasporto verda stelo kiel vizo
[ponto]
ĉeboksar’, győr, ivanovo
poznan’, nabereĵnije ĉelni
zakopane, volgograd’, serovo
peterburg’, kiev’, brovari
[rekantaĵo]
jen plua foj’ (jen plua foj’)
jen plua voj’ (jen plua voj’)
jam pretas mia valizo
al orient’ (al orient’)
min puŝas vent’ (min puŝas vent’)
kun en pasporto verda stelo kiel vizo
jen plua foj’ (jen plua foj’)
jen plua voj’ (jen plua voj’)
jam pretas mia valizo
[eliro]
al orient’ (al orient’)
min puŝas vent’ (min puŝas vent’)
kun en pasporto verda stelo kiel vizo
kun en pasporto verda stelo kiel vizo
kun en pasporto verda stelo kiel vizo
letras aleatórias
- yoko ono plastic ono band › letra de tabetai - yoko ono & plastic ono band
- syl johnson › letra de together forever - syl johnson
- bolemvn › letra de enregistrement - bolémvn
- lil soda boi › letra de over and over - lil soda boi
- gold reserve card › letra de rolex 24 at daytona - gold reserve card
- yrm bear › letra de just me - yrm bear
- bitter branches › letra de have you tried jogging? - bitter branches
- groza › letra de homewards - groza
- ot the real dj green lantern › letra de broken glass - ot the real & dj green lantern
- realo › letra de different - realo