letras.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

letra de vi kaj mi - ĵomart kaj nataŝa

Loading...

[teksto de “vi kaj mi” ft. ĵomart kaj nataŝa]

vi kaj mi, ni ambaŭ estas
strangaj iomete
volus ni renkonti festojn
en voja malkvieto

volus ni trakanti kantojn
en la lingvoj ĉiuj
kaj ankoraŭ volus ankaŭ
aŭskulti la aliajn
volus vidi ni amikojn
dum la tuta jaro
estu vivo tre komplika
sed ne tre amara

volus vidi tutan mondon
kaj vojaĝi ĉiam
trovi volus ni respondojn
al demandoj niaj

ni ne ĉiam estos junaj
kaj mi volus ankaŭ
estu ni por longe kune
vi kaj mi, ni ambaŭ

volus vidi ni amikojn
dum la tuta jaro
estu vivo tre komplika
sed ne tre amara
je je je je

daa da daa da daaa
daa da daa da daaa

ni ne ĉiam estos junaj
kaj mi volus ankaŭ
estu ni por longe kune
vi kaj mi, ni ambaŭ
volus vidi ni amikojn
dum la tuta jaro
estu vivo tre komplika
sed ne tre amara
je je je je

vi kaj mi, ni ambaŭ estas
strangaj iomete
volus ni renkonti festojn
en voja malkvieto
volus ni renkonti festojn
en voja malkvieto
volus ni renkonti festojn
en voja malkvieto

letras aleatórias

MAIS ACESSADOS

Loading...