letras.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

letra de mia vivo - ĵomart kaj nataŝa

Loading...

[teksto de “mia vivo” ft. ĵomart kaj nataŝa]

mia vivo kvazaŭ trajn’ rapidas
ĉiu jaro kvazaŭ la vagon’
en vagonoj multaj h0m-j sidas
sed pli multe restis sur l’ peron’

en vagon’ unua mi naskiĝis
mi memoras varmon de patrin’
jam neniam povos mi estiĝi
ree en komenco de l’ destin’
je je
na la la la la la
je je (je je)

mi ne scias ĝuste vojdirekton
ne konjektas pri sekvantstaci’
sed se eblecon havus mi elekti
nepre mi elektus trajnon ĉi

mia trajno havas la vagonojn
jam tridek, en ĉiu loĝas mi
vojo estis bona kaj malbona
sed neniam estis sen amik’

je je
na la la la la la
je je (je je)

multe da stacioj
multe da stacioj preterpasis
multajn h0m-jn
multajn h0m-jn mi renkontis jam

sed ne perdas mi esperon trafi
la stacion de l’ feliĉo kaj la am’
mia vivo
mia vivo

mia vivo kvazaŭ trajn’ rapidas
ĉiu jaro kvazaŭ la vagon’
mia vivo kvazaŭ trajn’ rapidas
ĉiu jaro kvazaŭ la vagon’

mia vivo
mia vivo
mia vivo
mia vivo

mia vivo

letras aleatórias

MAIS ACESSADOS

Loading...