letras.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

letra de senverbaĵo - ĵak le puil

Loading...

[teksto de “senverbaĵo” ft. ĵak le puil]

[strofo 1]
printempo, suno, majo, maro
ĝardeno, benko, dolĉa fl-str’
kaj inter floroj juna paro
brak-mo, kis’ kaj tiel plu

herbejo, tendo kaj floriĝo
torento, bosko, luna lum’
viviĝ’ de l’ revoj kaj vekiĝo
ekstaza ĝoj’ kaj tiel plu
do fianĉiĝo kaj edziĝo
feliĉo ege eta, nu!
kaj poste prozo, elreviĝo
infana ar’ kaj tiel plu

banloko, suno, rido, veko
vasteco, ondoj, kisoj du
ekscito, tremo, dolĉa peko
dukorno, ha! kaj tiel plu

frenezo, larmoj kaj doloro
manfrapo, krio, honto, fu!
disiĝo, kofro, ida ploro
bileto, trajn’ kaj tiel plu

jam ĉefo! mono, veturilo
bordelo, vino, dancoj, nu!
bilardo, kafo, dom-ŝlosilo
virina ar’ kaj tiel plu

baston’, albumo kaj azilo
la kapo tute kalva, hu!
pisvazo, kartoj kaj portilo
doloroj, fi! kaj tiel plu

sonor’ preĝeja, velka kverko
de hеredontoj ega bru’
pioĉo, ŝpato, pastro, ĉerko
incеnso kaj nenio plu
printempo, suno, majo, maro
ĝardeno, benko, dolĉa fl-str’
kaj inter floroj juna paro
brak-mo, kis’ kaj tiel plu

[eliro]
la-la-la-la ra-la-la-la-la
la-la-la-la la la-la-la
la-la-la-la la la-la-la
brak-mo, kis’ kaj tiel plu

letras aleatórias

MAIS ACESSADOS

Loading...