letras.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

letra de por vi, por vi - ĵak le puil

Loading...

[teksto de “por vi, por vi” ft. ĵak le puil]

se deziras nur vi
mi perfortos la tempon
vintron kaj eĉ printempon
ke ruĝiĝos karina
karin’ la stratulino
por vi, por vi

se deziras nur vi
mi perfortos la sunon
la ĉielon, la lunon
supre mi nokton ŝtelos
tagon kaj bluajn stelojn
por vi, por vi
se deziras nur vi
prenos mi el ĉielo
garbojn da hirundetoj
birdojn mil en bukedoj
kaj flugilojn anĝelajn
por vi, por vi

se deziras nur vi
trinkos mi el botelo
vinon kaj eĉ koktelojn
en drinkej’ de haveno
ĝis ebria mateno
por vi, por vi

se deziras nur vi
mi forperdos memoron
cedos for mian koron
mi forgesos pri belo
kaj infanaj fabeloj
por vi, por vi

sе deziras nur vi
mi eĉ perdos la voĉon
blinda, surda kantisto
ignorantе flatistojn
falos mi en diboĉon
por vi, por vi
se deziras nur vi
spertos mi ridon mokan
de am’ nur ununokta
tretos mi lastajn ŝtupojn
kaj mi mortos en suboj
por vi, por vi
por vi, por vi

letras aleatórias

MAIS ACESSADOS

Loading...