letras.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

letra de furzoj iam kaj nun - ĵak le puil

Loading...

[teksto de “furzoj iam kaj nun” ft. ĵak le puil]

[strofo 1]
iam estis reĝa sorto
ke tuj estis leĝa vorto
por ni, kiam sur la trono
ekaŭdiĝis furza sono
sed ĉe la sama delikto
nin atendis tuj verdikto

[rekantaĵo]
nun ni furzas reciproke
tutlibere laŭepoke
post la tim-aŭtoritatoj
nun la rajt’ de demokratoj
post la tim-aŭtoritatoj
nun la rajt’ de demokratoj
[strofo 2]
iam generala vorto
por soldatoj estis morto
ni obeis al ordono
eĉ de fi-napoleono
kaj militis kontraŭvole
nur pro la ordono sole

[rekantaĵo]
nun ni pafas reciproke
tutlibere laŭepoke
venis post la ĉefsoldatoj
nun la rajt’ de demokratoj
venis post la ĉefsoldatoj
nun la rajt’ de demokratoj

[strofo 3]
iam fraŭdis por eksporto
fajfis tute pri la sorto
de proletoj la patrono
sidis sur la mono-trono
sed se ŝtelis la proleto
lin arestis policeto

[rekantaĵo]
nun ni fraŭdas reciproke
tutlibere laŭepoke
post la mastraj ekspluatoj
nun la rajt’ de demokratoj
post la mastraj ekspluatoj
nun la rajt’ de demokratoj

letras aleatórias

MAIS ACESSADOS

Loading...