letras.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

letra de foirfesta kanto pri esperanto-instruisto - ĵak le puil

Loading...

[teksto de “foirfesta kanto pri esperanto-instruisto” ft. ĵak le puil]

[intro: ĵak le puil]
nun sekvas kanto
kun moral-insisto
pri esperanto
kaj ĉe-instruisto
lin ja formanĝis
nigraj kanibaloj
sed sin ne ŝanĝis
liaj idealoj
[strofo 1]
vivis foje vir’ en urbo prago
sigismundo estis lia nom’
li dediĉis sin en unu tago
al la esperanto-idiom’

li ellernis ĉiun vortradikon
malgraŭ granda peno kaj klopod’
elparkeris plenan gramatikon
kaj aliĝis al la ĉe-metod’

por dissemi ĉie novan senton
ne sufiĉis al li propra land’
li elektis nigran kontinenton
por grandskala verda propagand’

li pilgrimi devis sur kamelo
en dezerta sablo de sahar’
ĝis li fine venis al la celo
en la indiĝena praarbar’

ho ve, kial la fortun’ fatala
antaŭ morto ne avizis lin?
ĉar sovaĝa gento kanibala
en la praarbar’ surprizis lin
ili kaptis lin kaj en vilaĝon
trenis lin sur malfeliĉa voj’
kaj lin mеtis en bambuan kaĝon
estis vane plori: ho ve, oj!

ili volis laŭ kutim’ afrika
kaj konata kanibala mor’
lin grasigi kaj lin nutri dika
postе buĉi lin kaj manĝi for

tamen tion ili ne atendis
ke ne manĝos la esperantist’
vane ili bongustaĵojn sendis
li surprizis ilin per rezist’

tio estis tre-tre malagrabla
ĉar pro larmoj kaj melankoli’
li maldika iĝis, iĝis magra
kaj malgrasa iĝis en tali’

la ĉefo de la kanibaloj
“kial, viro, vi ne ĉesas larmi?”
lin demandis la ĉefkanibal’

la esperanto-instruisto
“ĉar ne povis realiĝi al mi
mia esperanto-ideal’
mi ne timis tra la maro vadi
por alveni fine al la cel’
esperanton al vi instruadi
kaj vin varbi por la verda stel'”
“nu atendu iom en la kaĝo”
petis lin la kanibala ĉef’
“ke ne estu vana la vojaĝo
realiĝos via vivo-rev'”

kaj nun ĉio sin komencis ŝanĝi
ĉesis larmoj, ĉesis ve, ho ve!”
ĉar li rajtis kurson ekaranĝi
laŭ metodo de andreo ĉe

la kursanoj
“elegante, forte, kun kuraĝo
elegante, forte, kun kuraĝo”

elegante, forte, kun kuraĝo
lernis tuta kanibala gent’
instruisto sidis en la kaĝo
kaj instruis kun temperament’

lia klaso montris sin talenta
kaj li post la deka lecion’
estis dika, estis korpulenta
kaj rondforma kiel la melon’

[instrumenta]

[strofo 2]
la esperanto-instruisto
“mi deziras bonan apetiton”
estis lia adiaŭa fraz’
kaj ili komencis sian riton
preparante spicon por kolbas’

tia estis lasta leciono
tia estis lia vivo-fin’
ili lin kuiris en kaldrono
kaj distranĉis kaj formanĝis lin

lian koron ili semis plante
laŭ la pet’ de lia testament’
kaj ĉirkaŭe kantis esperante
pri frateco kaj pri nova sent’
pri frateco kaj pri nova sent’

letras aleatórias

MAIS ACESSADOS

Loading...