letra de al miriam' 52 - ĵak le puil
[teksto de “al miriam’ 52” ft. ĵak le puil]
[strofo 1]
mi estas pompejo, vi estas la lafo
mi estas la taso, vi estas la kafo
mi estas la astro, vi estas eklipso
mi estas la rompo, vi estas la gipso
[rekantaĵo]
superas vi ĉion de mi kun la am’
amata miriam’
superas vi ĉion de mi kun la am’
amata miriam’
[strofo 2]
mi estas la ŝipo, vi estas la lago
mi estas kremaĵo, vi estas la frago
mi estas muziko, vi batas la takton
mi estas la bebo, vi donas la lakton
[rekantaĵo]
superas vi ĉion de mi kun la am’
belega miriam’
superas vi ĉion de mi kun la am’
belega miriam’
[strofo 3]
mi estas la sango, vi estas la vejno
mi estas mozelo, vi estas do rejno
mi estas minuto, vi estas sekundo
mi estas ŝafido, vi estas ŝafhundo
[rekantaĵo]
superas vi ĉion de mi kun la am’
prudenta miriam’
superas vi ĉion de mi kun la am’
prudenta miriam’
[strofo 4]
mi estas malsana, vi estas fleganto
mi estas sonbendo, vi estas la kanto
mi estas simio, vi estas la arbo
mi estas la fajro, vi estas la karbo
[rekantaĵo]
superas vi ĉion de mi kun la am’
karega miriam’
superas vi ĉion de mi kun la am’
karega miriam’
[strofo 5]
mi estas okulo, vi estas la vitroj
mi estas la kalo, vi estas la citroj
mi estas la buŝo, vi estas la kiso
mi estas scenejo, vi estas kuliso
[rekantaĵo]
superas vi ĉion de mi kun la am’
afabla miriam’
superas vi ĉion de mi kun la am’
afabla miriam’
[strofo 6]
mi estas la edzo, vi estas edzino
mi estas la patro, vi estas patrino
vi estas francino, mi estas germano
vi estas, mi estas, jes ja tutmondano
[rekantaĵo]
superas ni ĉion de ni kun la am’
klaŭz’ kaj miriam’
superas ni ĉion de ni kun la am’
klaŭz’ kaj miriam’
klaŭz’ kaj miriam’
klaŭz’ kaj miriam’
letras aleatórias
- saint ronin › letra de jedis stray - saint ronin
- wild honey › letra de horóscopo - wild honey
- gak rapper › letra de alondra - gak (rapper)
- d l blando › letra de sólo duele si olvidáis - d.l. blando
- omg › letra de marvin and chardonnay - omg
- angel snow › letra de secret - angel snow
- peyton benge › letra de rent-free (unmastered) (prod. by jp made the beat) - peyton benge
- z dong franco bankroll › letra de practices of war - z-dong & franco bankroll$
- deqn sue › letra de magenta - deqn sue
- praxi plays › letra de comethazine - praxi plays