letra de mia liber' - jacques yvart
[teksto de “mia liber'” ft. jacques yvart]
[strofo 1]
mia liber’
mi longe ŝirmis vin
kiel juvelon raran
mia liber’
vi ĉiam helpis min
al fuĝo trans la mar’
iri for kun obstin’
iri for ĝis la fin’
de l’ vojoj de fortuno
por pluki en sonĝad’
rozon de serenad’
sur radio de luno
[strofo 2]
mia liber’
ĉar vin tro amis mi
ne plu obeis la anim’
al vi liber’
ja ĉion donis mi
kaj ĉiam kun obstin’
kiom suferis mi
por akcepti de vi
ĉiujn viajn postulojn
jen mi en nova land’
for de amikoband’
por gajni vian fidon
[strofo 3]
mia liber’
per vi venis la fin’
de ĉiuj la kutimoj
mia liber’
pro vi ĝuadis mi
solecon ĝis kulmin’
vi ridetigis min
kiam ekis la fin’
de bela aventuro
vi eĉ protektis min
kiam kaŝiĝis mi
por flegi miajn vundojn
[strofo 4]
mia liber’
mi tamen lasis vin
en nokto de decembro
forlasis mi
la vojojn plej marĝenajn
de ni du elektitajn
kiam jen sen diven’
per ligilo kaj ĉen’
iĝis mi sen rezist’
kaj perfidis vin jam
por prizono de am’
kun bela gardistin’
kaj perfidis vin jam
por prizono de am’
kun bela gardistin’
letras aleatórias
- bebeto castilho › letra de porta de cinema - bebeto castilho
- banda einstein › letra de rock,amor e canção - banda einstein
- pulp › letra de we can dance again - pulp
- altay veloso › letra de apesar de cigano - altay veloso
- itsuki hiroshi › letra de sanga - itsuki hiroshi
- michelle nascimento › letra de vem me fazer feliz - michelle nascimento
- chai 이수정 › letra de color you - chai (이수정)
- john bala jones › letra de amor suicida - john bala jones
- panda › letra de estoy más solo que ayer, pero menos que mañana - panda
- cabecudos › letra de cabeçudos - cabeçudos