letras.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

letra de en akvo de la klara fonto - jacques yvart

Loading...

[teksto de “en akvo de la klara fonto” ft. jacques yvart]

[strofo 1]
en akvo de la klara fonto
ŝi tute nuda banis sin
sed forblovis la vent’ sen honto
la vestojn de l’ ĉarma knabin’

[strofo 2]
al mi ŝi signis pro pudoro
petis: “kovru min per foli’
per folioj de vit’ aŭ floroj
jen per lekant’, jen per lili'”
[strofo 3]
ĉar ŝi maldikis en ĉi pozo
do korsaĵeton faris mi
el petaloj de unu rozo
de unu roz’, ne unu pli

[strofo 4]
el vitobranĉo en proksimo
jupeton jen drapiris mi
tiel etis la belulino
sufiĉis ja nura foli’

[strofo 5]
dankema kvazaŭ al hazardo
ŝi kun brak-mo kisis min
kaj responde pro mia ardo
jen resenvesta la ondin’

[strofo 6]
la junulin’ la ludon ŝatis
ĉar en la fonto ja sen pent’
tute nuda ŝi sin banadis
preĝante nur ke blovu vеnt’
ke blovu vent’

letras aleatórias

MAIS ACESSADOS

Loading...