letras.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

letra de birdo sur drato - jacques yvart

Loading...

[teksto de “birdo sur drato” ft. jacques yvart]

[strofo 1]
kiel birdo sur drat’
aŭ drinkulo en nokta debat’
strebis mi laŭ mia pov’ al liberec’
kiel vermo sur hok’
aŭ kavalir’ el eksmoda epok’
al vi iros mia tut-rekompenc’

[rekantaĵo]
kaj se mi, mi kruelis en sinten’
vi forgesu sen iu malben’
kaj se mi, mi agis en malfidel’
vi sciu ke ne vi estis la cel’
[strofo 2]
kiel mort-beba morn’
kiel besto per korn’
pro mi dorne vundiĝis helpopretec’
jen ĉi-kante mia ĵur’
la misagojn sen iu spur’
pagos mi tute laŭ dec’

[rekantaĵo]
almozulon vidis mi sur ligna lambaston’
vokis li „ne pеtu tiom sen bezon’”
kaj belulinon vidis mi еn sombra pord’
kriis ŝi „petu pli, jen ĉio en ord’”

[postludo]
kiel birdo sur drat’
aŭ drinkulo en nokta debat’
strebis mi laŭ mia pov’ al liberec’

letras aleatórias

MAIS ACESSADOS

Loading...