letras.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

letra de dimanĉo - inspiro

Loading...

[teksto de “dimanĉo” ft. inspiro]

[strofo 1]
morgaŭ estos la dimanĉo
min atendas voj’
ĉiun finon de semajn’
renkontas mi kun ĝoj’

[strofo 2]
kun ĝoj’ preparas ĉion
por la vojaĝ’
kun ĝojo direktiĝas
al vilaĝ’
[strofo 3]
aŭ per aŭto, aŭ per trajno
aŭ piede mi
de la urbo vagabondas
vokas sun-radi’

[strofo 4]
tra kampoj mi vagadas
al riveret’
ĉe kiu min atendas
la kviet’
la kviet’

[strofo 5]
freŝa akvo, densa ombro
malrapida flu’
mola herbo, altaj kverkoj
kaj ĉiela blu’

[strofo 6]
la vento kantas supre
min logas ĝi
la-la-la
en vojon vokas
venta simfoni’
[instrumenta]

[strofo 7]
morgaŭ estos la dimanĉo
min atendas voj’
ĉiun finon de semajn’
renkontas mi kun ĝoj’

[strofo 8]
kun ĝoj’ preparas ĉion
por la vojaĝ’
kun ĝojo direktiĝas
al vilaĝ’

[instrumenta]

[strofo 9]
kun ĝojo kantas vento
min vokas ĝi
la-la-la
en vojon vokas
venta simfoni’
simfoni’
simfoni’
simfoni’
simfoni’
simfoni’

letras aleatórias

MAIS ACESSADOS

Loading...