letra de las vegas - i.d.c.
granda kazin’ botelo de ĝin’
ĉi-nokte eble mi troigis
en limuzin’ kun nova edzin’
nu fakte mi ne plu tre viglis
kaj ĉu vere mi ĉe la vetaŭtomat’
perdis pli ol plena salajro de monat’?
oni ŝajne frenezegiĝas tute
en lasvegas’!
dum la maten’ memoras apenaŭ mi
pri mia malprudento
sed kap’ sur kusen’ mi aŭdas sen ĝeno
ŝin rakonti la eventojn
kaj ĉu vere mi en la granda monludej’
proponis ke ni loĝu en komuna hejm’?
oni ŝajne vere kuraĝas forte
en nevado pro romantik’!
eta flirt’ en granda urbo de malvirt’
fariĝis amofenomen’
kaj mi volas resti kun ŝi en nordamerik’
ne forgesos plu mi
lumigitajn avenuojn kaj la ĝojon
ĉiu vojo ekde nun firme gvidos min
al lasvegas’
granda kazin’
en lasvegas’ ĉio eblas en lasvegas’!
nova edzin’
en lasvegas’ ĉio eblas en lasvegas’!
kaj mi nun vere ĝojas pro la perspektiv’
havi ŝin kiel grava part’ de mia viv’
ĉiu revo tuj realiĝas ŝajne
en tiu varma ŝtat’ sen komplik’
eta flirt’ en granda urbo de malvirt’
fariĝis amofenomen’
kaj mi volas resti kun ŝi en nordamerik’
ne forgesos plu mi
lumigitajn avenuojn kaj la ĝojon
ĉiu vojo ekde nun gvidos min al vi
oh lasvegas’
letras aleatórias
- tom petty and the heartbreakers › letra de a self-made man - tom petty and the heartbreakers
- frehleys comet › letra de breakout (live) - frehley's comet
- mattis › letra de sönder - mattis
- darkz › letra de gotham city - darkz
- teedra moses › letra de another luvr (remix) - teedra moses
- the jam › letra de the butterfly collector - the jam
- skorup › letra de tłusta lokomotywa - skorup
- los delinquentes › letra de somos (laboratorio del ritmo) - los delinqüentes
- kenyon › letra de episode 5 - kenyon
- metafortae › letra de splashdid up - metafortae