letra de la vojo - hirosi nobukuni
[teksto de “la vojo” ft. hirosi n0bukuni]
[strofo 1]
tra densa mallumo briletas la celo
al kiu kuraĝe ni iras
simile al stelo en nokta ĉielo
al ni la direkton ĝi diras
kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj
nek batoj de l’ sortoj, nek mokoj de l’ h0m-j
ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
ĝi estas, la voj’ elektita
[strofo 2]
nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
ni iru la vojon celitan
eĉ guto malgranda, konstante frapante
traboras la monton granitan
l’ espero, l’ obstino kaj la pacienco
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro
atingos la celon en gloro
[strofo 3]
ni semas kaj semas, neniam laciĝas
pri l’ tempoj estontaj pеnsante
cent semoj pеrdiĝas, mil semoj perdiĝas
ni semas kaj semas konstante
“ho, ĉesu!” mokante la h0m-j admonas
“ne ĉesu, ne ĉesu!” en kor’ al ni sonas
“obstine antaŭen! la nepoj vin benos
se vi pacience eltenos”
[instrumenta]
[strofo 4]
nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
ni iru la vojon celitan
eĉ guto malgranda, konstante frapante
traboras la monton granitan
l’ espero, l’ obstino kaj la pacienco
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro
atingos la celon en gloro
atingos la celon en gloro
letras aleatórias
- giffel gang › letra de köttbullar - giffel gang
- nelson ned › letra de vamos tentar outra vez - nelson ned
- clave suprema › letra de la cumbia de el chiquete - clave suprema
- wayne newton › letra de church in the wildwood - wayne newton
- afterglow bang dream › letra de sensenfukoku - afterglow (bang dream)
- markrain › letra de incoerente - markrain
- opera ix › letra de dead tree ballad - opera ix
- tonciu › letra de ukrywać przez lata - tonciu
- exit eden › letra de frozen - exit eden
- wvnder › letra de stay away (acoustic) - wvnder