letra de pablo - gianfranco molle
[teksto de “pablo” ft. ĝanfranko]
[strofo 1]
la patro forpasis jaron jam
neniu plu kultivas vinberon
sur la manoj spuroj de laboro
kaj tro da filoj por manĝigi
[strofo 2]
per trajno mi foriris kaj tiel bone
ne ŝnuro la valizon ĉirkaŭprenis
ĝi kunestis nur per ioma amo
ĝi kunestis nur per ioma malamo
[strofo 3]
por hispana kolego, nenio valoras
nenio gravas, krom babili pri la batalkoko
dum trinkeje forvesperiĝas
[strofo 4]
li paroladis strange
nenion mi komprenis
sed mi kun li la panon partoprenis
kaj la mastro ne aspektis tiel malice
[rekantaĵo]
oni pagigis pablon, pablo vivas
oni pagigis pablon, pablo vivas
oni pagigis pablon, pablo vivas
[strofo 5]
mi kapablas per manoj kastelojn masoni
makadami ŝoseojn kaj paroli kun pablo
li spertegas pri l’ inoj kaj perfidas edzinon
per virinoj kaj vino kaj tutverda svislando
[strofo 6]
kiam fine li falis, li falis hazarde
pensante sian kokon bravan kaj edzinon dikiĝintan
laŭ ĵusa foto
[strofo 7]
li paroladis strange
nenion mi komprenis
sed mi kun li tabakon partoprenis
kaj la mastro ne aspektis tiel malice
[rekantaĵo]
oni mortigis pablon, pablo vivas
oni mortigis pablon, pablo vivas
oni mortigis pablon, pablo vivas (vivas)
oni mortigis pablon, pablo vivas
oni mortigis pablon, pablo vivas
oni mortigis pablon, pablo vivas
letras aleatórias
- seven xtc › letra de valentine - seven xtc
- jonghyun › letra de 백분의 일 (1 out of 100) - jonghyun
- cg5 › letra de it doesn't matter* - cg5
- brent makesmusic › letra de way-truth-life - brent makesmusic
- midian lima › letra de prioridad - midian lima
- han seung yun 한승윤 › letra de 삼북삼총사 (the three musketeers) - han seung yun (한승윤)
- nick waterhouse › letra de late in the garden - nick waterhouse
- coults › letra de feel like* - coults
- octopizzo › letra de diaspora - octopizzo
- upchurch › letra de norman bait's - upchurch