letras.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

letra de la milito de pjero - ĝanfranko

Loading...

[teksto de “la milito de pjero” ft. ĝanfranko]

[strofo 1]
dormu trankvile en kampa la tombo
ne estas la rozo por doni la ombron
por doni la ombron al via terkavo
jen estas nur ruĝa, granda papavo

[strofo 2]
apud la bordoj de mia rivero
mi volas vidi nur fiŝan laŭnaĝon
ne plu kadavrojn en tre juna aĝo
kiujn forpuŝas la flu’ al infero
[strofo 3]
tion vi diris dum lasta somero
nun kun aliaj en kota la tero
vi trejnadas malĝoje pro endo
kaj neĝon kraĉas al vi frosta vento

[strofo 4]
haltu vi pjero, haltu momenton
kaj vin surblovi permesu la venton
ĝi fl-stru la leĝon de ĉiu batalo
se donas vi vivon, jen estas medalo

[strofo 5]
sed vi ne aŭskultis, pasadis la tagoj
kaj la sezonoj kaj multaj fiagoj
kaj vi forfuĝis armean la flagon
estis printempo kaj tre bela tago

[strofo 6]
dum vi kunportis animon tornistre
vi vidis h0m-n, ja kvazaŭ prodistre
li havis saman pripenson en koro
sed de la vesto malsaman koloron

[strofo 7]
pafu lin, pjero! pafu lin lerte!
kaj por finmurdo, pafu lin certe!
ĝis lia falo rapida al grundo
ĝis lia morto, la morto de hundo
you might also like
[strofo 8]
kaj se vi celos ja rekte la koron
li havos tempon nur por la foriro
kaj al vi tempo ne mankos por miro
miro pri h0m- kaj lia doloro

[strofo 9]
dum havas vi tian senton anime
li tuj turniĝas, vin vidas, ektime
abrupte fajras la armilaro
malgraŭ de vi kompleza la faro

[strofo 10]
vi falis al tero sen veo, sen krio
kaj ekrimarkis vi kun emocio
ke via vivo jam longas neniom
ke ne plu estos reven’ eĉ por iom

[strofo 11]
vi falis al tero sen veo, sen krio
kaj ekrimarkis vi kun emocio
ke tiu estos la lasta vivsceno
por vi neniel ja estos reveno

[strofo 12]
ninjeto mia, pro morto en majo
min kaptas multa, eĉ troa malgajo
ninjeto, mi al la nigra infero
preferus iri dum vintra vetero
[strofo 13]
kaj dum vin gapis de l’ sulkoj la greno
pafilon tenis vi per forta teno
vortojn vi tenis ja firme en buŝo
kiuj ne likvos por suna la tuŝo

[strofo 14]
dormu trankvile en kampa la tombo
ne estas la rozo por doni la ombron
por doni la ombron al via terkavo
jen estas nur ruĝa, granda papavo

letras aleatórias

MAIS ACESSADOS

Loading...