letras.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

letra de anorako - ĝanfranko

Loading...

[teksto de “anorako” ft. ĝanfranko]

[strofo 1]
dimanĉo tia, tiam en septembro
verŝajne ĝi ne pezus tiel ĉi
somero mortis laŭ alia tembro
ĝis antaŭ dudek jaroj pli-malpli

[strofo 2]
kun senkonscio en la pubosubo
revolucio kaŭris sub la saĝo
vi plene pagas kaj laŭ inflacio
pro via tiu ĉi matura aĝo
[strofo 3]
sed dume vi ŝanĝiĝis tre malmulte
eĉ se nun estas en ekspozici’
la io, kion mi alstrebis stulte
kaj stulte filozofiumis pri

[strofo 4]
ĉe vi de tiam ne ŝanĝiĝis multo
kaj se vi nun komprenas pri -rg-smo
duone klaras mia jun-tumulto
vi nun centjaras kaj sen entuziasmo

[strofo 5]
mi portis tiam simplan anorakon
pro malriĉeco kaj ne pro prefero
ĝi ne simbolis klas-konscian jakon
por mi ne еstis tiu la afero

[strofo 6]
mi portis senmakulan konsciencon
kaj ĝin mortigi еstis via celo
vi uzis vian tutan paciencon
per fotoj familiaj kaj mantelo

[strofo 7]
jes ja, ŝanĝiĝis mi de tiu dato
la anorako, kiun konis vi
ankoraŭ nun ĝin portas mia frato
vi portus ĝin sed jam ne rajtas vi
[strofo 8]
ne eblas ŝanĝi flankon pro kapricoj
nur poste kaj pro ia mondo-spito
vi nun promenas kun liberaj cicoj
mi faris tion tiam sen medito

[strofo 9]
ni estis kune en sankta luĉia
sub la servist-arkado dum kristnasko
mi pensis ke bolonjo estas mia
dum dancis ni kun karnavala masko

[strofo 10]
ni ambaŭ lasis iun eks-amikon
sen dramoj, sen kialoj, sen ŝancelo
pro pulovero sentis mi ĝen-pikon
min ĝenis tiu aĵo, la mantelo

[strofo 11]
miaj fingroj sentis jam ribel-impeton
sed mono tute mankis en la poŝo
por mi vi pagis la kinej-bileton
neniam iris vi kun ul’ sen groŝo

[strofo 12]
mi ne komprenas kial vi min amis
malsamis mi je ĉiu via kliŝo
sed inter multaj, kiujn vi enflamis
inklinis vi al ĉi bedaŭra fiŝo
[strofo 13]
unuafojaj floroj ne plu estis
en tiu jaro, en la sesdekoka
finfine la ribelon mi ekfestis
aŭ simple fuĝis el medi’ sufoka

[strofo 14]
ankoraŭ vi atendis ilin, tamen
mi jam diskriis ke ĵus “mortis dio”
kaj mortis la sistemo, punkto, amen
kaj revis pri dilan’ kaj kompanio

[strofo 15]
kaj ĝani ĵus revena de londono
detale li prelegis pri lsd
lekciis al ni ĉiuj pri la fono
de geedziĝo laŭ hipia modo

[strofo 16]
ni kiuj ja neniam faris tion
ni kiuj ja neniam tion faros
ni spektis ĉi-kreskantan utopion
kaj vidis ke problemoj ade aros

[strofo 17]
kaj eble nin konsolis nur amoro
amoro kun iomo da perturbo
en lito luprenebla nur dum horo
sur kiu kuŝis vice tuta urbo

[strofo 18]
amoro laŭ la stilo “je la diablo”
ĉu vidi aŭ ne vidi vian nudon
en tre malvarma ĉambra malagrablo
dependis de klimato, ne de prudo

[strofo 19]
nun kiam ni ja povus tion fari
nun kiam la problemoj estas for
ni ree ŝatus por amoro stari
malantaŭ muro en malfrua hor’

[strofo 20]
nun kiam spertas ni pri preskaŭ ĉio
ni stare umus ree laŭ la kliŝo
kaj pro la d-mne granda nostalgio
ni riskus malpurigi vian tapiŝon

[strofo 21]
parolu ni pro emo al parolo
ni ridu por ne plori, ĉar en fin’
pensante pri tiama nia bolo
mi gapas nun kompate vin kaj min

[strofo 22]
mi tamen nun imagas ke kvazaŭe
ni ree estas tiam en la fablo
por esti dek kvin jarojn malantaŭe
kaj havi ĉion nur pro la probablo

[strofo 23]
je dudek jaroj ĉio estas ebla
je dudek jaroj ĉio estas, eble
je dudek jaroj kiom da imagoj
la kapo plenas nur je stultaj blagoj

[strofo 24]
aŭ eble tiam estis ni ni memaj
kaj la juneco estas iluzio
post diskoj kaj debatoj plur-problemaj
diru la veron, nu, ĉu restas io?

[strofo 25]
nun en septembro ĉi dimanĉa tago
ĝi malrapide venas al la fino
kun la kutima tre sencela vago
dum z-rg-s mi pri aĵoj laŭ rutino

[strofo 26]
kaj same pensas eble la amikoj
eksuloj, rezignintoj, forgesintoj
ludantaj per pasinto-mistifikoj
dum pensas ili pri malaperintoj

[strofo 27]
kun mia anorako laŭ kutimo
ankoraŭ ne sendita al arĥivo
mi faras mian eblon sed en limo
kaj morgaŭ zorgos, eble, pri la vivo

[strofo 28]
plukantos mi al vi ĉi tiun kanton
kantitan same jam ali-okaze
ignoru ĝin, vi jam ignoris kvanton
kaj temas pri la lastaj ĉiu-kaze

letras aleatórias

MAIS ACESSADOS

Loading...