letras.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

letra de jerusalemo de or' (ירושלים של זהב) - chantal (isr)

Loading...

[teksto de “jerusalemo de or'” ft. chantal]

[strofo 1]
vinece klara mont-aero
kaj pina bon-odor’
ŝvebadas en la vent’ vespera
kun sonoril-sonor’

[strofo 2]
en dorm’ de arboj kaj ŝtonaro
sonĝanta kaŝas sin
la urbo kiu sola staras
kun mur’ en sia sin’
[rekantaĵo]
jerusalem’ de vera or’
de kupro kaj de luma kron’
por ĉiu kanto via
estas mi violon’

[rekantaĵo]
jerusalem’ de vera or’
de kupro kaj de luma kron’
por ĉiu kanto via
estas mi violon’

[strofo 3]
malplena restas plac’ merkata
sekiĝis puta font’
en urb’ antikva vizitata
ne estas templa mont’

[strofo 4]
kaj hurlas ventoj kun malĝojo
en grotoj de l’ rokar’
neniu laŭ jeriĥovojo
al sala iras mar’

[rekantaĵo]
jerusalem’ de vera or’
de kupro kaj de luma kron’
por ĉiu kanto via
estas mi violon’
[rekantaĵo]
jerusalem’ de vеra or’
de kupro kaj de luma kron’
por ĉiu kanto via
estas mi violon’

[strofo 5]
al ni viaj ni revеnis fontoj
al la foira zon’
jen eĥas ĉe la templa monto
la sankta korna son’

[strofo 6]
sun-miloj brilas jam kun ĝojo
en grotoj de l’ rokar’
ni ree laŭ jeriĥovojo
al sala iras mar’

[rekantaĵo]
jerusalem’ de vera or’
de kupro kaj de luma kron’
por ĉiu kanto via
estas mi violon’

[rekantaĵo]
jerusalem’ de vera or’
de kupro kaj de luma kron’
por ĉiu kanto via
estas mi violon’
violon’

letras aleatórias

MAIS ACESSADOS

Loading...