letras.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

letra de finĝan’ (הפינג'אן) - chantal (isr)

Loading...

[teksto de “finĝan'” ft. chantal]

[strofo 1]
blovetas facila la vent’
brulknaras lignar’ de taĉment’
la flamoj en fajra kankan’
leviĝas kun fum-timian’
kantante mi sidas
la kafon dividas
rondiru, rondiru finĝan’
[strofo 2]
al karb’ ĵetu mi kun aklam’
branĉaron – la nutron de flam’
ĝi brulu kun klaka rikan’
al nia kantad’ – akompan’
la flamo jen fumas
branĉetojn konsumas
rondiru, rondiru finĝan’

[strofo 3]
jen bolas en lada karaf’
trinkaĵo de reĝoj – la kaf’
aldonas al ĝi kapitan’
sukeron kun akv’ el jordan’
kelkfoje ĝi bolu
ni kantu, petolu
rondiru, rondiru finĝan’

[strofo 4]
forpasas la jaroj post jar’
riveroj plu fluos al mar’
neniam komprenos fremdul’
korpremon de nia bravul’
do kantu kun sento
la tuta taĉmento
rondiru, rondiru finĝan’

letras aleatórias

MAIS ACESSADOS

Loading...