letra de bovina bluso - carina (swe)
[teksto de “bovina bluso” ft. carina]
[enkonduko]
-bovino muĝas-
[strofo 1]
en arbaro kun bongustaj herboj
jam delonge loĝas bovino verda
tute ordinara la bovino estis
nek belega, nek majesta
ŝi neniam havis iujn-ajn talentojn
ŝi nek kantis, nek ludis iun instrumenton
[strofo 2]
ĉiu saĝa bovo kaj bovino
sian lokon devas scii firme
manĝi herbon aŭ produkti lakton
sed ne revi pri afer’ abstrakta
la bovino verda estas nenormala
ni primoku tiun animalon
[rekantaĵo]
sed bovino havis grandan revon
iun tagon flugi kvazaŭ mevo
iam naĝi en la oceano
ludi tamburinon kaj pianon
[instrumenta]
-bovino muĝas-
[strofo 3]
ridis ĉiuj bestoj pri revad’ bovina
sed nenion diris la estaĵ’ obstina
kaj matenon freŝan, kiam velkis herbon
senspure malaperis la bovino verda
ekde tiu tempo ofte aŭdas kamparanoj
en mallumo nokta sonon de piano
foje iu flugas en ĉiel’ senlima
kaj ĝentile ludas tamburinon
[ponto]
muu (muu)
muu-u (muu-u)
muu (muu)
muu-u (muu-u)
muu (muu)
muu (muu)
-bovino muĝas-
[rekantaĵo]
sed bovino havis grandan revon
iun tagon flugi kvazaŭ mevo
iam naĝi en la oceano
ludi tamburinon kaj pianon
[instrumenta]
[post-rekantaĵo]
en arbaro kun bongustaj herboj (en arbaro kun bongustaj herboj)
jam delonge loĝas (jam delonge loĝas)
bovino verda (bovino verda)
en arbaro kun bongustaj herboj (en arbaro kun bongustaj herboj)
jam delonge loĝas (jam delonge loĝas)
bovino verda (bovino verda)
en arbaro kun bongustaj herboj (en arbaro kun bongustaj herboj)
jam delonge loĝas (jam delonge loĝas)
bovino verda (bovino verda)
en arbaro kun bongustaj herboj (en arbaro kun bongustaj herboj)
jam delonge loĝas (jam delonge loĝas)
bovino verda (bovino verda)
-bovino muĝas-
letras aleatórias
- field of spears › letra de monument iv - field of spears
- nevi › letra de invoice - nevi
- 003 lucci › letra de law n order - #003 lucci
- feka639 › letra de costumbre - feka639
- b o b › letra de wrong (2020) - b.o.b
- alec king › letra de 303-905-5535 - alec king
- 長谷川白紙 hakushi hasegawa › letra de 風邪山羊 (cold goat) - 長谷川白紙 (hakushi hasegawa)
- bgmn › letra de minima censura - bgmn
- bobby vandamme › letra de schweben - bobby vandamme
- manny tha maniac › letra de pray - manny tha maniac