letras.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

letra de anstataŭ plezur' - akordo

Loading...

anstataŭ plezur’
prefere doloro
al senama koro

ho, dolĉa la morto
dum vivas la am’:
soleca vivsorto
kaj mort’ estas sam’
pli indas balzam’
de aĉa doloro
ol senama koro

la viv’ malaperas
se am’ estas for;
la vivo prosperas
ĉe am’ kun valor’
pli indas la plor’
en morna doloro
ol senama koro

ĉe am’ sen sufero
perdiĝas kontent’;
ĝin trafas mizero
pro manko de tent’
pli indas turment’
de trista doloro
ol senama koro

letras aleatórias

MAIS ACESSADOS

Loading...