
letra de se la cerbo volas - persone
Loading...
mi alvenis ĝustatempe
por la granda sensaci’
steloj brilis firmamente
kiam ŝi sidiĝis apud mi
kaj ŝi diris: ĉu vi sentas la mirakon de progres’?
ni lin ĉiuj povas sekvi, kaj mi diris: certe jes
se la cerbo volas
se la korpo povas
se la tempo sufiĉas
kaj ĝusta vento blovas
post ĉiela promenado
ŝi revenis al la ter’
por matenmanĝ’ kun marmelado
kaj prudenta malaper’
kaj ŝi diris: nun mi iru ĉiam superen kaj sen ĉes’
ni atingos ajnan celon kaj mi diris: certe jes
se la cerbo volas
se la korpo povas
se la tempo sufiĉas
kaj ĝusta vento blovas
ĉu ni ŝargu niajn ĉakrojn en etera katedral
ĉu ni flugu siriusen sur delfeno de kristal’
se la cerbo volas
se la korpo povas
se la mono sufiĉas
kaj ĝusta vento blovas
letras aleatórias
- letra de sanskriti - mantra band
- letra de kein kompliment - ferris mc
- letra de haciendo ruido - infinito
- letra de rave do alors on empurra - amnic
- letra de raheel رحيل - makimakkuk
- letra de nirvana - brahny
- letra de freakout hell ride - wesley willis
- letra de wings of the morning - john butler (uk)
- letra de лай собак / via 25 - sevnz
- letra de real life - m24