
letra de mejlojn for - persone
Loading...
mi biciklas tra la urbo
dum aŭroras la maten’
mi resolas post la festo
kaj dezertas la haven’
frakasitaj boteloj kaj malplena skatol’
bedaŭrindaj restaĵoj de festo kaj petol’
kaj ĉirkaŭ la tagmezo
kiam vekas min la son’
de la pluv’ al la fenestro
mi rigardas al la plafon’
kie estas la vivo, mi demandas al mi
nur jenon mi scias: ne estas tie ĉi
multajn mejlojn for, trans la griza mar’
trans la pluv’ kaj plor’
kaj la ĉiutagoj pluas
preterpasas kiel ĉen’
kaj de apude mi rigardas
iliajn ombrojn malantaŭ la kurten’
kie estas la vivo, mi demandas al mi
ĉu mi lasu ĉion por vivi apud ŝi?
multajn mejlojn for…
letras aleatórias
- letra de za daleko - mrozu
- letra de ser - tauro music
- letra de money team - 2famous
- letra de ocean - zzz.
- letra de perfect - sgpwes
- letra de 최순실 (choi soon sil) - kwon ki baek (권기백)
- letra de lottery pick - li heat
- letra de cold water (demo) - major lazer
- letra de things will be fine (bratty remix) - metronomy & bratty
- letra de sparking my fire - sachi feat. roe