
letra de la lekantetoj - olivier tzaut
[teksto de “la lekantetoj” ft. olivier tzaut]
[strofo 1]
en densa arbaro sub nigraj la arboj
kreskadas lekanta florar’
kun blanko de tigoj, kun blankaj petaloj
kun blankaj la tra-la-la-la
[strofo 2]
alvenas knabino kun haroj sunlume
falantaj en orbrila ond’
en pensoj perdita, kantetas ŝi zume
kanteton la tra-la-la-la
[strofo 3]
jen venas junulo, jen venas samvoje
kun ardo en bruna rigard’
ekbrilas l’ okuloj, rekantas li ĝoje
la kanton la tra-la-la-la
[strofo 4]
— ho, diru, knabino, al kio vi fuĝas
profunden en densa arbar’?
— mi serĉas lekantojn, jen anna ruĝiĝas
ruĝiĝas ŝi tra-la-la-la
[strofo 5]
— ne serĉu, knabino, mi trovis plej belan
el ĉiuj floretoj de l’ mond’
ĝi havas orbuklojn, okulojn juvelajn
kaj kantas ĝi tra-la-la-la
[strofo 6]
knabino, ĉu oni vin povas ekteni?
ĉu eblas vin tuŝi ĉe man’?
ĉu eblas vin kisi? ĉu eblas vin preni?
ĉu eblas vin tra-la-la-la?
[strofo 7]
— min lasu! ne faru! patrino ne volas!
jam sonis severa admon’!
— patrino? sed kie? ĉi tie nur solas
ambaŭe ni tra-la-la-la
[strofo 8]
— ĉu vi amas?
— jes, mi amas
— ĉu vi hontas?
— jes, mi hontas
— do amu kaj hontu silente!
kaj ĉu ne pli belas la haroj la blondaj
ĉe brunaj la tra-la-la-la
[strofo 9]
la knabo foriris, subiris la suno
kaj anna nur sidas ĉe arb’
ŝi zumas senpense dum venas mallumo
la kanton la tra-la-la-la
letras aleatórias
- letra de circus of life, pt. 3: what if... - magic pie
- letra de n (dueto) - nando reis
- letra de cómo conoci a vuestra madre - iván ferreiro
- letra de take me or leave me (tracy young remix) - jonathan larson
- letra de joe hill - the high kings
- letra de atmosphere - the glands
- letra de molly (remix) - reese laflare
- letra de faith (acoustic demo) - rekoba
- letra de chronique - inglourious bastardz
- letra de mbindane - ismael lo