letras.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

letra de funikuli funikula - miroslav smyčka

Loading...

[teksto de “funikuli funikula” ft. miroslav smyčka]

[strofo 1]
vespere mi ascendis al la monto, ĉu diri ĝin?
ne povis la afliktoj de la mondo plu ĝeni min
fajrego tie brulas, sed permesas ja gardi vin
ne sekvas ĝi, sed ankaŭ ĝi ne ĉesas, forgesu ĝin

[rekantaĵo]
alten, supren, jam ascendas ni
alten, supren, jam ascendas ni
ascendas plu, ascendas ja
ascendas plu, ascendas ja
jam ascendas per funikuli, funikula
ascendas plu, ascendas ja
ascendas plu, ascendas ja
jam ascendas per funikuli, funikula
[strofo 2]
de l’ tero ĝis la pinto de la monto ne longa kur’
mi povus vidi ĝis la horizonto, vin vidas nur
ŝnurego tiras vin nun senprokraste al la ĉiel’
ĝi tiras vin facile, vente, haste jam ĝis la cel’

[rekantaĵo]
alten, supren, jam ascendas ni
alten, supren, jam ascendas ni
ascendas plu, ascendas ja
ascendas plu, ascendas ja
jam ascendas per funikuli, funikula
ascendas plu, ascendas ja
ascendas plu, ascendas ja
jam ascendas per funikuli, funikula

[strofo 3]
ascendis monten, alten ŝi ĝis fino, atingis ĝin
sed tamen ŝi revenis pro inklino por preni min
la amo ŝvebas, ŝvebas kaj estiĝas nur ĉirkaŭ ni
la koroj kantas, ĉar ŝi edziniĝas ja nun kun mi

[rekantaĵo]
alten, supren, jam ascendas ni
alten, supren, jam ascendas ni
ascendas plu, ascendas ja
ascendas plu, ascendas ja
jam ascendas per funikuli, funikula
ascendas plu, ascendas ja
ascendas plu, ascendas ja
jam ascendas per funikuli, funikula

letras aleatórias

MAIS ACESSADOS

Loading...